Daŭma turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daŭma turdo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Zoothera
Specio: Z. dauma'
Zoothera dauma
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Daŭma turdo (Zoothera dauma) estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj.

Ili reproduktiĝas en humida tajgo de koniferoj, ĉefe en orienta Azio kaj Siberio. Nordaj rasoj estas tre migrantaj, kaj plej parto de birdoj moviĝas al sudorienta Azio dum vintro. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo. Ili estas tre sekretemaj, preferante densajn habitatojn.

Subespecio Z. d. horsfieldi, ilustraĵo fare de Keulemans, 1881.

Estas kvar rasoj: Z. d. aurea estas la migranta siberia formo ie nomata Orturdo, Z. d. dauma reproduktiĝas en Himalajo kaj migras al montetoj vintre. Z. d. neilgherriensis estas loĝantaj birdoj en holmoj de sudokcidenta Barato kaj Z. d. imbicata estas endemia en holmoj de Srilanko. Tiu lasta estas pli kaj pli konsiderata distinga specio, dum la Amamia turdo kaj la Horsfilda turdo tendencas esti inkludataj en Zoothera aura, kiel Z. d. major kaj Z. d. horsfieldi, respektive.

La nemigrantaj formoj estas foje konsiderataj separata specio. La raso de Sri-Lanko estas partikulare distinga, pli malgranda, longbeka kaj ruĝeca sube, kaj estas foje disigita kiel Srilanka skvamoturdo.

Daŭmaj turdoj nestumas en arboj, kie la ino demetas 3 aŭ 4 verdajn ovojn en tasforma nesto. Ili estas unu el la plej grandaj turdoj je 27 cm, kaj estas ĉiomanĝantaj, ĉar nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, tervermoj kaj beroj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, 27–31 cm longaj, kun nigra skvameco ĉe blankeca aŭ flaveca fono. La plej rimarkinda identigilo dumfluge estas la nigra strio en la blankaj subflugiloj, karaktero kunhavata kun la Siberia turdo. La masklo havas kanton kiu estas laŭta, kvazaŭ mekanika fajfado, kun paŭzoj de 5-10 sekundoj inter ĉiu unusekunda longa frazo tuii...tuuu....tuuu....tuuu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife Internationa, 2006, 51552, Zoothera dauma, 6a Majo 2006.
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • Thrushes de Clement kaj Hathaway, ISBN 0-7136-3940-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]