Daŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Daŭ (velŝipo araba) proksime al Dar es Salaam, Tanzanio

La daŭo (arabe: داو dāw, angle: dhow) estas tradicia araba velŝipo kun unu aŭ pluraj mastoj, kiu havas konsiderindan ŝarĝkapaciton rilate al sia grandeco pro la profunda ŝarĝospaco. La ŝipo ofte transportas relative pezan kargon kiel trinkakvo kaj fruktoj. Granda daŭo velas kun ŝipanaro de ĉirkaŭ tridek maristoj, por malgranda daŭo dek du sufiĉas.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]