Transbajkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daŭrio)
La Daura natura rezervejo
Transbajkalo
Geografia regiono
regiono • group of mountains [+]

LandoRusio
- koordinatoj53° 0′ 0″ N, 115° 0′ 0″ O (mapo)53115Koordinatoj: 53° 0′ 0″ N, 115° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoKodar Mountains [+]


Transbajkalo (Rusio)
Transbajkalo (Rusio)
DEC
Transbajkalo
Transbajkalo

Map
Transbajkalo
Vikimedia Komunejo:  Transbaikal [+]
vdr
Daura rigardo al urbo de Ĉita
Daurujo en brita mapo de 1851.
Ĉar la mapo estis publikigita 7 jarojn antaŭ la Traktato de Aiguno, orienta Daurujo estas ankoraŭ indikita kiel parto de Ĉina Imperio.

Transbajkalo [1] (ruse Забайкалье, Zabajkalje) aŭ DaurujoDaurio (ruse Даурия, Daurija) estas montara regiono oriente de lago Bajkalo en Rusujo. La alternativa nomo Daurujo, estas derivita de tiu de la dauroj, etno el la regiono. Daurujo etendiĝas preskaŭ 1000 kilometrojn de la nordo ĝis la sudo, de la altebenaĵo Patomskoje kaj Nord-bajkala Altebenaĵo ĝis la ŝtatolimo de Rusia Federacio, kaj 1000 kilometrojn de la okcidento ĝis la oriento, de Bajkalo ĝis la meridiano de la kunfluejo de la riveroj Ŝilka kaj Argun.

En la Rusa Imperio, Daurujo estis oblasto kun sia ĉefurbo ĉe Nerĉinsk, poste ĉe Ĉita kaj iĝis parto de la Respubliko de Fora Oriento en 1920. Ĝi estas nuntempe dividita en Burjatujo kaj Transbajkala regiono kaj konsistigas preskaŭ ĉiom de la teritorio de tiuj du federaciaj unuoj.

La regiono donis sian nomon al diversaj bestospecioj inkluzive de daura erinaco (Mesechinus dauuricus), kaj de la sekvantaj birdoj : bruna muŝkaptulo (Muscicapa dauurica), daura korvo, daura perdriko, kaj ruĝpuga hirundo (Hirundo dauurica). La komuna nomo de la fama daura lariko (Larix gmelinii) same kiel de tiu de la daura ramno (Rhamnus davurica) ankaŭ devenas de la sama fonto.

Vilaĝo Oktjabrjskij (Октябрьский), Amura provinco, apud la rusa-ĉina limo estas grava loko de uraniominado kaj pretigantaj instalaĵoj [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Pastro Seriŝev 1914 : Siberio - Unua parto Transbajkalo, 248 p. (en :Historio de Esperanto), p.405
  2. Shandala N, Filonova A, Titov A, Isaev D, Seregin V, Semenova V, and Metlyaev EG (2009), Radiation situation nearby the uranium mining facility, Environmental section poster P.9, 54th Annual Meeting of the Health Physics Society, 12-16 July 2009, Minneapolis, MN, USA. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

54° N 108° O / 54 °N, 108 °O / 54; 108 (mapo)