Da Qin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daqinzhou (大秦国) aperas en la okcidenta bordo de ĉi tiu ĉina mapo, la Sihai Huayi Zongtu

Daqin (ĉine 大秦) estas la antikva ĉina nomo por la Romia Imperio. Laŭvorte ĝi signifas "Granda Qin", kie Qin estas la nomo de la unua granda Ĉina imperio de la historio, la Dinastio Qin.

Post la malfermo de la Silka Vojo en la 2a jarcento a.K., ĉinoj ŝatis pensi ke la Romia Imperio estis civilizacio derivita de la Ĉina imperio. La romianoj okupis la ekstremon de la komerca vojo dum la ĉinoj en la alia.

Ĉinujo neniam sukcesis rekte atingi la Romian Imperion en la antikvo, kvankam la generalo Ban Ĉao komandis ekspedicion el 70.000 homoj en la jaro 97 kiu venis ĝis la Kaspia Maro. La ambasadoro de Ban Ĉao, Gan Ying, eĉ pli proksimiĝis, atingante la bordojn de la Nigra Maro. Gan Ying lasis detalan priskribon pri la Romia imperio, sed oni kredas ke ĝi surbaziĝis je duamana informo.

La nomo "Da Qin" por Romio estis uzata en ĉinaj mapoj ĝis la fino de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]