Dacia Maraini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dacia Maraini
Dacia Maraini en 2012
Dacia Maraini en 2012
Persona informo
Naskiĝo 13-a de novembro 1936
en Fiesole, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco itala
Familio
Patro Fosco Maraini vd
Patrino Topazia Alliata vd
Gefratoj Yuki Maraini • Toni Maraini vd
Edz(in)o Lucio Pozzi vd
Amkunulo Alberto Moravia
Parencoj Vittoria Alliata di Villafranca • Francesco Alliata di Villafranca vd
Profesio
Okupo verkisto
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dacia Maraini (naskiĝinta la 13-an de novembro 1936 en Fiesole) estas unu el la plej gravaj italaj verkistinoj de la dua duono de la 20-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dacia Maraini naskiĝis en Fiesole la 13-an de novembro 1936. La patro, Fosco Maraini, estis fama etnologo kaj orientalisto. La patrino, Topazia Alliata, estis pentristo kaj apartenis al familio de la sicilia aristokratio.

Fosco Maraini kune kun sia familio en 1938 transloĝiĝis al Japanio por studi la Hayinu, indiĝenan popolon. Inter 1943 kaj 1946 la familio Maraini, kune kun aliaj italoj estis internigitaj en koncentrejo en Tokio ĉar la  gepatroj ne subskribis aniĝon al la faŝisma Respubliko de Salò. En la kampo ili suferis malsaton ĝis 1945. Dacia en sia libro de poemoj Mangiami Pure (1978) rimarkas vivon plenan de rezignoj de tiuj jaroj.

En 1947 la familio revenis al Italio kaj enloĝiĝis en Sicilio, en la palaco de la patrinaj avoj en Bagheria. Post la separo de la gepatroj, Dacia restis kun la patrino en Palermo, kie ŝi vizitadis la mezlernejon.

Dekokjaraĝa, ŝi transloĝiĝis al Romo, kie ŝi loĝis kun la patro. En la ĉefurbo ŝi finis la liceon kaj tie  ŝi laboris komence kiel arkivisto kaj sekretario kaj poste kiel ĵurnalisto. Ŝi fondis en 1957 kune kun aliaj junuloj la literaturan revuon Tempo della letteratura, kaj ŝi komencis verki rakontojn en prestiĝaj revuoj.

Ŝi montris pasian intereson por la teatro, kunlaboris kun pluraj avangardaj grupoj kaj fondis teatrajn ensemblojn.

Sagaca kaj sentema verkistino  de rakonta ĝenro, de versaĵoj, de teatraj tekstoj, de historiaj eseoj, ŝi pritraktas en sia verko  la kondiĉon historian kaj socian de la virinoj kaj temojn pri la infanaro kun stilo persona klara kaj realista.

Ŝi  gajnis la Premion Campiello en 1990 kun la romano La lunga vita di Marianna Ucria kaj la Premion Strega nel 1999 kun la kolekto de rakontoj Buio kaj aliajn  plurajn premiojn.

Dum lunga tempo Dacia  estis la partnero de la verkisto Alberto Moravia.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La sekva listo enhavas la verkojn de Dacia Maraini publikigitajn en la itala. De kelkai  el ili, ekzistas la traduko en pluraj lingvoj sed ĝis nun neniu estis tradukita al  Esperanto.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • L'età del malessere, Torino, Einaudi, 1963.
  • A memoria, Milano, Bompiani, 1967.
  • Memorie di una ladra, Milano, Bompiani, 1972.
  • Donna in guerra, Torino, Einaudi, 1975.
  • Isolina. La donna tagliata a pezzi, Milano, A. Mondadori, 1980.
  • Lettere a Marina, Milano, Bompiani, 1981.
  • Il treno per Helsinki, Torino, Einaudi, 1984.
  • La lunga vita di Marianna Ucrìa, Milano, Rizzoli, 1990.
  • Bagheria, Milano, Rizzoli, 1993.
  • Voci, Milano, Rizzoli, 1994.
  • Dolce per sé, Milano, Rizzoli, 1997.
  • La nave per Kobe. Diari giapponesi di mia madre, Milano, Rizzoli, 2001.
  • Colomba, Milano, Rizzoli, 2004.
  • Il gioco dell'universo. Dialoghi immaginari tra un padre e una figlia, con Fosco Maraini, Milano, A. Mondadori, 2007.
  • Il treno dell'ultima notte, Milano, Rizzoli, 2008.
  • La grande festa, Milano, Rizzoli, 2011.
  • L'amore rubato, Milano, Rizzoli, 2012
  • Chiara d'Assisi. Elogio della disobbedienza, Milano, Rizzoli, 2013.
  • La bambina e il sognatore, Milano, Rizzoli, 2015

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Mio marito, Milano, Bompiani, 1968.
  • L'uomo tatuato, Napoli, A. Guida, 1990.
  • La ragazza con la treccia, Roma, Viviani, 1994.
  • Mulino, Orlov e Il gatto che si crede pantera, Viterbo, Stampa alternativa, 1994.
  • Buio, Milano, Rizzoli, 1999.
  • Un sonno senza sogni; Gita in bicicletta a Mongerbino, Bagheria, Drago, 2006.
  • Ragazze di Palermo, Milano, Corriere della Sera, 2007.
  • La ragazza di via Maqueda, Milano, Rizzoli, 2009.
  • La seduzione dell'altrove, Rizzoli, 2010.
  • L'amore rubato, coll. Scala italiani, Rizzoli, 2012.
  • Storie di cani per una bambina, (1996)
  • La pecora Dolly, (2001)
  • Liguori può...tu non può, (2001)

Poeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Botta e risposta poetica... o quasi, (1960)
  • Crudeltà all'aria aperta, (1966)
  • Donne mie, (1974)
  • Mangiami pure, (1978)
  • Dimenticato di dimenticare, (1984)
  • Viaggiando con passo di volpe, (1991)
  • Se amando troppo, (1998)
  • Notte di capod'anno in ospedale, (2009)

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Il ricatto a teatro e altre commedie, Torino, Einaudi, 1970.
  • Viva l'Italia, Torino, Einaudi, 1973.
  • La donna perfetta, Venezia, La Biennale, 1974.
  • La donna perfetta seguito da Il cuore di una vergine, Torino, Einaudi, 1975.
  • Don Juan, Torino, Einaudi, 1976.
  • Dialogo di una prostituta con un suo cliente. Con un dibattito sulla decisione di fare il testo e la preparazione dello spettacolo, Padova, Mastrogiacomo-Images 70, 1978.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnaldo Colasanti, Dacia Maraini, en Enciclopedia del Cinema, Treccani, 2004.
  • Federica Depaolis, Walter Scancarello, Dacia Maraini: bibliografia delle opere e della critica, Pontedera (Pisa), Bibliografia e Informazione, 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]