Saltu al enhavo

Daĉin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dacin)
Daĉin
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 163000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 904 532  (2010) [+]
Loĝdenso 137 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo)46.59791125.00798Koordinatoj: 46° 36′ N, 125° 0′ O (mapo) [+]
Alto 149 m [+]
Areo 21204,82 km² (2 120 482 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Daĉin (Ĉinio)
Daĉin (Ĉinio)
DEC
Situo de Daĉin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daqing [+]
vdr

Daĉin, laŭ simpligita ĉina skribo 大庆, laŭ tradicia ĉina skribo 大慶 laŭ poŝto kaj Wade-Giles Taching, laŭ pinjino Dàqìng estas prefektujnivela milionurbo en Hejlongĝjango, Ĉina Popola Respubliko. La loknomo laŭvorte signifas "Granda Festo" kaj rilatas al la deka datreveno de la Ĉina Popola Respubliko. Tie troviĝas la plej granda naftokampo de Ĉinio. Ĝi donas du-kvinonon de la ĉina jara naftoproduktado. La urbego estas konata kiel la "Naftoĉefurbo de Ĉinio" kaj spertis fenomenan ekprosperon de kiam nafto estis malkovrita en 1959.

Ĉefvojo kun altaj domoj

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 781 562 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La administra unuo kovras areon de 22 161 km² sur averaĝa alteco 149 m super la marnivelo kaj konsistas el 9 dividoj. Provinca sidejo Harbino troviĝas 157, ĉefurbo Pekino 1017, Ŝanhajo 1737 km aere laŭ [1].

Nafta oficeja konstruaĵo

Oni malkovris la naftokampon fine de la 1950-aj jaroj. Oni konstruis tie komence de la 1960-aj jaroj grandan naftorafinejon, kiu prilaboris en 1980 jam ĉiutage 128.000 barelojn el nafto kaj oni konstruis tie eĉ pluajn kemiajn fabrikojn por prilabori la kromproduktojn. Ekde 1973, la areo estas kunligita per naftotubo al haveno de Ch'in-huang-tao, kiun oni plilongigis en 1975 al rafinejoj de Pekino, de kie oni liveras parton de la nafto per fervojo al aliaj partoj de la lando. La administra areo estis kreita en decembro 1979.

La ekonomio forte dependas de nafto kaj rilataj industrioj. Oni planas inter la rusa Angarsk kaj Daĉin nafto- kaj gastubon.

En la areo 2 universitatoj funkcias.

Stacidomo

Daĉin estas grava fervoja nodo. 2 ĉefvojoj ligas la urbegon al la tutlanda vojreto. La flughaveno malfermiĝis la 1-an de septembro 2009.

Situanta en la norda moderklimata zono, la klimato estas humida kontinenta laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa. Krome la areo estas trafita de la siberia alta temperaturo kaj la orientazia musono. La vintroj estas tre malvarma kun fojaj neĝadoj, la printempon kaj aŭtunon dominas musonoj. Jare pluvas averaĝe 508 mm. Plimulto de la precipitaĵo falas nur en julio kaj aŭgusto. La averaĝaj neĝtagoj jare estas 33. La meza jara temperaturo estas 5 5 °C kaj varias inter 0-11 °C.

Bildoj pri Daĉin
Monumento
Urba vojo
Agrikultura universitato
Biblioteko
Muzeo
Operejo
Hotelo
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj monumentoj
  • muzeoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans