Daffy Duck

Daffy Duck estas desegnita bildostria rolulo de la firmao Warner kreita de la animaciistoj Tex Avery kaj Bob Clampett por Leon Schlesinger Productions. Stiligita kiel antropomorfa usona nigra anaso, li aperis en bildostriaj serioj kiel Looney Tunes kaj Merrie Melodies, en kiuj li kutime estas prezentita kiel kontraŭulo de Bugs Bunny, Porky Pig kaj Speedy Gonzales.[1] Li estis unu el la unuaj novaj "frenezaj" roluloj, kiuj aperis fine de la 1930-aj jaroj por anstataŭi la tradiciajn ĉiutagulojn, pli popularajn komence de la jardeko, kiel Mickey Mouse, Porky Pig kaj Popeye.
Daffy ĉefrolis en 130 mallongaj filmoj dum la ora epoko de usona animacio, igante lin la tria plej ofte aperanta rolulo en la bildostrioj Looney Tunes/Merrie Melodies, post la 167 aperoj de Bugs Bunny kaj la 153 aperoj de Porky Pig.
Li estis klasifikita kiel numero 14a en la listo de la 50 plej grandaj bildostriaj roluloj fare de TV Guide.[2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Maltin, Leonard. (1987) Of Mice and Magic: A History of American Animated Cartoons. Plume, p. 240–242. ISBN 0-452-25993-2.
- ↑ List of All-time Cartoon Characters. CNN (2002-07-30). Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2009-06-02 .
- ↑ Daffy Duck (kiel Duck Dodgers) kaj Kadeto Porky Pig kun la Powerpuff Girls. TV Guide Magazine Cover - Photo Gallery: Powerpuff Girls. Tvguide.com (2009-02-06). Arkivita el la originalo je 2009-07-23. Alirita 2009-06-02 .