Dafodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dafodilo
Narcissus pseudonarcissus
Narcissus pseudonarcissus
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Narciso Narcissus
L. 1753
Narcissus pseudonarcissus
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Narcissus pseudonarcissus - Muzeo de Tuluzo

La dafodilo (Narcissus pseudonarcissus) estas bulbkreskaĵo kiu origine troviĝas en herbejoj, arbaroj kaj sur rokecaj lokoj. La planto estas multope kultivata kaj la kultivita formo ofte troviĝas en sovaĝiĝinta stato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La folioj kaj la flortigo elteriĝas el bulbo, kiu estas tre venena. La folioj estas grize verda, liniforma kaj havas longon de 12-35 cm. Dafodiloj altas ĝis 20-35 cm.

La tepaloj estas flavaj, la petalo estas forte flava kaj trumpetforma. La trumpeto estas proksimume samlonga kiel la tepaloj aŭ iom pli mallongaj. La foliingo estas bruna kaj papereca. La floroj staras knikante sur iom platigitaj flortigo. La dafodilo floras sole staranta dum la printempo: de marto ĝis majo. La frukto estas kapsulo.

Parencaj specioj:

Retejoj[redakti | redakti fonton]

nederlande (Narcissus pseudonarcissus subsp. pseudonarcissus)}} Arkivigite je 2015-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
angle Brita enciklopedio