Dagbania lingvo
Aspekto
Dagbania lingvo estas niĝer-konga lingvo. Pli precize ĝi estas okcidenta lingvo de la Oti-Voltaj lingvoj, kiuj ĉiuj apartenas al la gura lingvaro. La dagbania estas parolata de ĉ. 800 000 homoj en la nordaj regionoj de Ganao (2004)[1] kaj iuj en Togolando. Estas radioprogramoj en la lingvo[1] kaj ĝi estas instruata en lernejoj. Estas vikipedio en la dagbania lingvo.
Iuj ekzemplaj frazoj de la dagbania:
| Dagbani | Esperanto |
|---|---|
| Aamaaraabaa | Bonvenon |
| Ingommienaa | Dankon (nur post Aamaaraabaa) |
| Daasiebaa | Bonan matenon (se bona vetero) |
| Temasim | Post 'bonan matenon' (kiam estis malvarme) |
| Antieree | Bonan posttagmezon |
| Aanoewoelaa | Bonan vesperon |
| Naaaaaa | Respondo al la kvar supraj salutoj |
| Aabjoe woelaa | Kiel vi fartas? |
| Mal Aalaafji, agbaa bjoewoelaa | Mi fartas bone, kiel vi fartas? |
| Enka Aalaafji | Ne iras glate. |
| Aajoulie | Kiel vi nomiĝas? |
| Iejoelie ... | Mia nomo estas ... |
| Jaakaa djienaa | De kie vi estas? |
| Indjielaa ... | Mi estas el ... |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (en) ”Dagbani”, Ethnologue