Dagerotipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dagerotipia fotilo

Dagerotipio estas fotografada proceda metodo de la 19-a jarcento, inventita de la franca pentristo Louis Daguerre inter 1835 kaj 1839 surbaze de la heliografio kaj poste nomita laŭ li.

Tipe por dagerotipio estas, ke la helaj partoj de la bildo estas montritaj per lakte blanka, iom bluema tavolo, la malhelaj partoj per polurita kaj pro tio spegulanta arĝento. Krome dagerotipo, t.e. la bildo mem, kutime havas inversigitajn flankojn. Dagerotipio kreas unikan bildon, kiu ne estis multobligebla. La surfaco estas ne fiksita kontraŭ viŝado, tial oni ne tuŝu ĝin.

La unuaj dagerotipiaj fotiloj jam estis produktitaj en 1839 de la pariza firmao Susse Frères.

Maljuna virino en bidermajraj vestaĵoj, dagerotipo ĉ. 1840

Plako-grandoj

La fotisto tranĉis la industrie faritajn arĝentajn plakojn al la laŭokaze bezonata grando.

Tuta plako 16,5 x 21,5 cm Whole Plate 6,5 x 8,5 colo
Duona plako 11 x 14 cm Half Plate 4,25 x 5,5 colo
Kvarona plako 8 x 11 cm Quarter Plate 3,25 x 4,25 colo
Sesona plako 7 x 8 cm Sixth Plate 2,75 x 3,25 colo
Novona plako 5 x 6 cm Ninth Plate 2 x 2,5 colo
Deksesona plako 3,5 x 4 cm Sixteenth Plate 1,375 x 1,625 colo
Ekzemplo de dagerotipo: Samuel Morse ĉ. 1845

Populareco

Ekde 1839 dagerotipoj fariĝis pli kaj pli ŝatataj, ĉar ili estis malpli kostaj ol pentraĵo. Komence la fotografado daŭris plurajn minutojn. Dagerotipojn oni prezentis en vitraj protektingoj. La kulmino de la dagerotipio estis en la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj. Komence de la 1860-aj jaroj novaj metodoj, kiel la pli favorprezaj ambrotipio kaj ferotipio anstataŭis ĝin.

Literaturo

  • Fritz Kempe: Photographie zwischen Daguerreotypie und Kunstphotographie (Bilderhefte des Museums für Kunst und Gewerbe; Nr. 14), Hamburg: Museum für Kunst und Gewerbe 1977/87
  • Jochen Voigt: Der gefrorene Augenblick. Daguerreotypie in Sachsen 1839-1860, Chemnitz 2004
  • Jochen Voigt: Spiegelbilder. Europäische und amerikanische Porträtdaguerreotypie 1840-1860, Chemnitz 2007

Vidu ankaŭ

Aliaj fruaj fotografiaj metodoj:

Eksteraj ligiloj