Dagmar Schütte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dagmar Schütte
Personaj informoj
Naskiĝo la 28-an de marto 1967
en Germanio Osnabrück, Germanio (pasigis sian infanecon en apuda Wallenhorst)
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Profesio academic, esperantisto
Lingvoj Esperanto, germana lingvo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj GEJ
v  d  r
Information icon.svg

Dagmar SCHÜTTE (naskiĝis la 28-an de marto 1967, do nun 52-jara) estas germana esperantistino. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estraranino pri renkontiĝoj, estraranino pri publikaj rilatoj kaj kiel prezidantino. Ŝi estis ĉeforganizantino de multaj Internaciaj Seminarioj kaj de la IJK 1996 en Güntersberge. Post tiu IJK, ŝi malpliigis sian aktivadon, sed de tempo al tempo plu vizitas esperantajn aranĝojn.

Ŝi studis komunikadan sciencon, lingvistikon kaj etnologion en Münster, kie ŝi doktoriĝis 1995. Ekde 2002, ŝi estas profesorino pri komunikada scienco ĉe la faka altlernejo Osnabrück en Lingen.[1]

Verkoj (libroj)[redakti | redakti fonton]

  • Das schöne Fremde: anglo-amerikanische Einflüsse auf die Sprache der deutschen Zeitschriftenwerbung. Opladen (Westdt. Verl.). 1996
  • (Kunaŭtoro de:) Szyszka, Peter; Schütte, Dagmar; Urbahn, Katharina. Public Relations in Deutschland: eine empirische Studie zum Berufsfeld Öffentlichkeitsarbeit. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2009
  • DAX-Deutsch. Frankfurt/Main (Eichborn). 2010
  • Mittelstands-PR in Deutschland. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:Jubilea simbolo.svg
Thomas Puschdecembro 1992 – decembro 1994Ulrich Görtz