Dagoberto la 3-a
| Dagoberto la 3-a Dagobertus tertius rex Francorum (699-715) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Dagoberto la 3-a (699-715)
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 699 en Urbs Parisiorum, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 19-a de junio 715 en Urbs Parisiorum, Imperium Francorum | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Hilberto la 3-a | ||||
| Gefratoj | Rithilde (en) | ||||
| Infanoj | Teodoriko la 4-a | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dagoberto la 3-a estis merovida reĝo de la frankoj kiu regis Neŭstrion, Burgonjon kaj Aŭstrazion inter la 23-an de aprilo 711[1] kaj 715, tiam kiam li mortis aĝante nur 16 jarojn. Li estis filo de Ĉildeberto la 4-a al kiu li sukcedis, kaj patro de Teodoriko la 4-a. Dum la plej granda parto de sia regado, la juna reĝo estis dominita de Pepino la 2-a de Herstal, la aŭstrazia urbestro de la palaco.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Filo kaj posteulo de la Reĝo Ĉildeberto la 4-a, li supreniris la tronon kun la aĝo de 12 jaroj kaj mortis kun la aĝo de 16. Li estis neplenaĝulo dum sia tuta regado, kaj liaj urbestroj de la palaco regis en lia nomo. Ĉe lia surtroniĝo, la urbestro de la palaco en Aŭstrazio estis la potenca Pepino de Herstal. En Neŭstrio, la urbestro de la palaco estis Grimoaldo la Juna, la pli juna filo de Pepino de Herstal.
Dum sia regado, Grimoaldo estis murdita en 714. Lin sukcedis lia neplenaĝa filo, la juna Teobaldo. Pepino de Herstal mortis en la sama jaro. Pleckruda, lia vidvino, regis la regnon en la nomo de Reĝo Dagoberto kaj la urbestro de la palaco, Teodoaldo (708-741), ambaŭ neplenaĝuloj. La Frankoj de Neŭstrio profitis ĉi tiun situacion por ribeliĝi.
Ili kunvenigis armeon en la arbaro de Cuise kaj disbatis la aŭstrazian armeon de Teobaldo. Neŭstrio tiam reakiris sian sendependecon kaj nomumis novan urbestron de la palaco, Raganfredo. Ĉi-tiu alianciĝis kun Radboldo, duko de la frisoj, kaj detruis Aŭstrazion.
Dum la atento koncentriĝis sur la lukto kontraŭ la frisoj en la nordo, regionoj de suda Gaŭlio komencis dividiĝi dum la mallonga regado de Dagoberto: Savariko, episkopo de Oŝero, konkeris Orleano, Nevero, Avalono kaj Tonero; Odo, duko de Akvitanio kaj Vaskonio, kaj Antenoro, patricio de Provenco, agis kiel sendependaj sinjoroj.
Dagoberto la 3-a mortis en 715 pro malsano. Kvankam kronikistoj ne mencias lian tombon kun certeco, estas probable, ke ĝi kuŝis en la abatejo de Sankta Stefano de Ŝoazi-o-Bako proksime de Kompienjo. En ĉi tiu kazo, samkiel ĉe tiu de lia patro Ĉildeberto la 4-a, lia tombo estis probable detruita de la normanoj en 895. Li lasis filon, Teodoriko la 4-a, kiu regis de 721 ĝis 737.[2]


