Dagupan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Dagupan
Larĝa panoramo en Dagupan
Dagupan
independent component city
Administrado
Poŝtkodo 2400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174 302  (2020) [+]
Loĝdenso 4 682 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 3′ N, 120° 20′ O (mapo)16.043120.334Koordinatoj: 16° 3′ N, 120° 20′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 37,23 km² (3 723 ha) [+]
Dagupan (Filipinoj)
Dagupan (Filipinoj)
DEC
Dagupan
Dagupan
Situo de Dagupan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dagupan [+]
vdr

Dagupan, - tagaloge Lungsod ng Dagupan - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. La loknomo estis derivita de la loka vorto pandaragupan kun la signifo "renkontiĝloko", ĉar dum jarcentoj estis tie grava merkato. Dagupan havas 31 distriktojn.

Urbodomo de Dagupan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dagupan situas en insulo Luzono laŭ golfo en rivera valo [1]. Provinca ĉefurbo Lingayen troviĝas 11, Baguio 49, Cabanatuan 94, Kezonurbo 170, ĉefurbo Manilo 176, Puerto Princesa 722, Cebuurbo 746, Dabao 1152 kilometrojn (aere) [2].

Panoramo en Dagupan
Vojo en Dagupan

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 15-a jarcento en tiu teritorio reĝlando ekzistis.La areo - kiu nun estas konata Dagupan - estis kovrita per mangrovo kaj palmoj. La indiĝenoj vivis laŭ la marbordo kaj riverbordoj. La indiĝenoj nomis la areon Bacnotan, kiu poste estis integrigita al Lingayen 1583 jam dum la hispana kolonia erao. Dagupan mem estis fondita en 1590. La unua longdistanca fervojo en Filipinoj inter Manilo kaj Dagupan estis malfermita en 1892. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La japanaj aviadiloj jam bombardis en Dagupan en 1941. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1947. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe en 1962 okazis serio de fortaj sismoj dum proksimume tri semajnoj, eĉ en 1990 denove estis sismo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dagupan estas grava komerca kaj financa centro norde de Manilo, ankaŭ ekonomia centro de Pangasinano. La industria branĉo konsistas el produktadoj de motorveturiloj, la agrikultura ĉefe el fiŝkaptado.

Baptista preĝejo en Dagupan
Metodista preĝejo en Dagupan

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. Dagupan jam dum la hispana erao estis edukcentro. Nuntempe funkcias en la urbo universitatoj, kolegioj, liceo, seminario kaj akademio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Dagupan la fervojo fermis en la malfruaj 1980-aj jaroj. Voje la urbego estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojoj al interno de la insulo. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dagupan situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2091 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27,5 °C kaj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monumento en Dagupan

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]