Dahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dahn
Blazono
Dahn (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Dahn in PS.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto distrikto Südwestpfalz
Komunumaro Verbandsgemeinde Dahner Felsenland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°9′05″N 7°46′47″O  /  49.15139°N, 7.77972°O / 49.15139; 7.77972 (Dahn)Koordinatoj: 49°9′05″N 7°46′47″O  /  49.15139°N, 7.77972°O / 49.15139; 7.77972 (Dahn)
Alto super la marnivelo 210 m
Areo 40,75 km²
Loĝantaro 4447 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06391
Poŝtkodo 66994
Aŭtomobila kodo PS
Oficiala Municipokodo 07340004
Komunumestro Alexander Fuhr
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Schulstraße 29
66994 Dahn
Oficiala retejo http://www.dahn.de/
v  d  r
Information icon.svg

Dahn estas urbeto en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2013 la komunumo havis 4 447 loĝantojn. La urbo apartenas al la mezalta montaro Palatinata Arbaro kaj ĉirkaŭiĝas de parte bizarformitaj rokoj, inter alie la impona roko Jungfernsprung tuj flanke de la historia urbocentro.

la burggrupo de Dahn

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pliaj vidindaĵoj estas du ruinoj de historiaj mezepokaj burgoj. La burgo Altdahn estas la ruino de rokburgo en la suda Palatinata Arbaro en alteco de 337 m. Ĝi situas oriente de la urbeto Dahn, kiu estas en la germana parto de la Vasgovio en la distrikto Südwestpfalz. La rokburgo burgo Neudahn en la sudokcidenta Palatinata Arbaro staras ĉe la norda fino de longe etendiĝanta montodorso proksime al la urbeto Dahn. La kerna parto de la burgo troviĝas sur sabloŝtona roko, tipe por la regiono ĉirkaŭ Dahn (nome Roklando de Dahn).

la roko Jungfernsprung
ruino de la burgo Altdahn
ruino de la burgo Grafendahn
la ekstera burgpordego kaj la elstaraj baterituroj de burgo Neudahn
interna burgturo kun ŝtuparturo de burgo Neudahn
norda flanko, de maldrekste: interna burgpordego, ŝtuparturo kaj restaĵoj de la loĝkonstruaĵoj de la supra burgo Neudahn sur la sabloŝtona roko