Dai Songen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dai Songen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1943 (1943-11-30)
Morto 30-an de novembro 1998 (1998-11-30) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

DAI Songen (1944-1999), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA ekde 1985, sekretario de Komisiono pri la Azia E-Movado, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, forpasis en Pekino pro kormalsano la 16-an de januaro, kelkajn tagojn post sia 55-a naskiĝtago.

Lerninte Esperanton en Ŝanhajo en 1964, li fariĝis preskaŭ tuj profesia esperantisto, unue kiel parolisto de la Esperantaj elsendoj de Radio Pekino (1966-81), kaj sekve en diversaj postenoj ĉe Ĉina E-Ligo. Unu jaron (1982-83) li laboris ankaŭ ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. Perfekta organizanto kaj modesta homo, kiel sekretario de la LKK li ŝarĝis sin per grandega parto el la okazigaj taskoj de la 71-a, Pekina UK (1986) aranĝo pionira en Ĉinio, kiu tiam ankoraŭ malhavis sperton pri gastigo de tiel grandaj internaciaj kongresoj.