Daifuku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daifuku kun anko
Daifuku

Daifuku (japane: 大福, «granda bonŝanco») estas japana dolĉaĵo, el moĉio (餅, mochi) enhavanta ekzemple paston el dolĉaj azuki-faboj, nomita anko (japane: 餡こ). La plej multaj daifuku estas kovritaj maldike de kinako (faba faruno).

Specoj[redakti | redakti fonton]

La plej komunaj specoj enhavas ruĝan paston (赤餡, aka-an) aŭ verdan (うぐいす餡, uguisu-an). Aliaj enhavas fruktojn, ekzemple fragojn (ichigo daifuku) aŭ miksaĵon el faboj kaj fruktopecoj.

  • Yomogi daifuku (蓬大福), «artemizia daifuku», farita kun herba moĉio (草餅 kusa mochi), moĉio el komuna artemizio.
  • Ichigo daifuku (イチゴ大福), «fraga daifuku», nova inventaĵo enhavanta tutan fragon.
  • Yukimi daifuku (雪見だいふく), «neĝa daifuku», estas glaciaĵo de daifuku, kiu estas pakita per maldika moĉi-tavolo. Tio estas kreita de Lotte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]