Daimler Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daimler Company
aŭtomobilo-faranta firmao • entrepreno vd
Dum 1896 - 2009
Jura formo publika limigita kompanio
Fondintoj Frederick Richard Simms • Harry John LawsonGottlieb Daimler vd
Sidejo Coventry
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo aŭtomobilo
vdr
Daimler Grafton Phaeton konstruita en Coventry en 1897.

La Daimler Company Limited, ĝis 1910, nome Daimler Motor Company Limited, estis sendependa brita fabrikanto de motor-vehikloj fondita en Londono fare de H. J. Lawson en 1896, kiu metis sian fabrikan sidejon en Coventry. La kompanio aĉetis la rajton por la uzado de la nomo Daimler samtempe el Gottlieb Daimler kaj el Daimler-Motoren-Gesellschaft de Cannstatt, Germanio. Post dekomencaj fruaj financaj malfacilaĵoj kaj reorganizado de la kompanio en 1904, la Daimler Motor Company estis aĉetita de Birmingham Small Arms Company (BSA) en 1910, kio faris ankaŭ aŭtojn sub sia propra nomo antaŭ la Dua Mondmilito. En 1933, BSA aĉetis la Lanchester Motor Company kaj faris ĝin filio de Daimler.