Dajlamidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Origina regiono de la dalajmidoj.

La dajlamidoj (Meza persa: Daylamīgān; nuna persa: دیلمیان Deylamiyān) estis irana popolo loĝanta en Dajlamo, la montregionoj de norda Irano sur la sudokcidenta marbordo de la Kaspia Maro, nun konsistante la sudorientan duonon de Provinco Gilano . La dajlamidoj estis dungitaj kiel soldatoj dum la Sasanida Imperio kaj en la postaj kaliflandoj.

Dajlamo kaj Gilano estis la solaj regionoj kiuj sukcese rezistis la islaman konkeron de Persio, kvankam multaj dajlamidaj soldatoj eksterlande akceptis islamon. En la 9-a jarcento multaj dajlamidojn adoptis Zajdismon. En la 10-a jarcento iuj adoptis karmata Ismaelismo. Ambaŭ, kaj zajdismo kaj nizariismo, konservis fortan ĉeeston en Irano ĝis entroniĝo de la Safavidoj en la 16-a jarcento, kiuj adoptis la dekduimamisman sekton de ŝijaisma Islamo. En la 930-aj jaroj, la dalajmidoj aperis kaj sukcesis akiri terposedaĵojn en vasta parto de nuna Irano, kiun ili havis ĝis la alveno de la selĝukoj meze de la 11-a jarcento.