Dajsonstrukturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dajsonstrukturo estas hipoteza porloĝa megastrukturo, kiun pli progresinta civilizacio konstruus en spaco. Tia inĝenierarta civilizacio devus esti almenaŭ ĉe la Tipo II en la Kardaŝeva skalo.

Origine en la jaro 1959, Freeman John Dyson, brit-usona teoria fizikisto kaj matematikisto, hipotezis sferan sistemon de orbitantaj sunpovaj satelitoj komplete ampleksantaj stelonsunon. Tiu strukturo nomiĝas la Dajsonsfero, kiu kaptus plejparton aŭ la tuton da la energia produktokvanto de la stelo. Pri tiu koncepto, sinjoron Dyson influis la verko Stelfaranto (1937) de Olaf Stapledon, kaj la verkoj de John Desmond Bernal kaj de Raymond Zinke Gallun.

Ekzistas aliaj variaĵoj, tielnomataj Dajsonstrukturoj. Solida ŝelo ĉirkaŭ stelo estas la Dajsonŝelo. La Dajsonringo estas orbitanta ringo ĉirkaŭ stelo ĉe la vivebla zono, ekzemple de nia Suno ĉe radiuso de 1 AU. En la sciencfikcia romano Ringmondo (1970) de la usona verkisto Larry Niven, ekzistas tia solida strukturo, kaj en ĝia stelflanka parto estas vastaj kontinentoj, oceanoj, maroj, kaj tiel plu. Multopon da la Dajsonringoj ampleksas la Dajsonsvarmo. La Dajsonbobelo similas al tio, sed la elementoj ne orbitas, sed estas senmovaj rilate al la stelo.

Bildaro

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.