Dalabyggð

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dalabyggð
komunumo
Budadalur 1.jpg
COA Dalabyggd.png
Blazono
Lando Islando
Loĝantaro 712
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dalabyggð
Retpaĝo: www.dalir.is

Dalabyggð estas komunumo en Islando. Ĝi estas grandarea sed malmulthoma. Pro maldenseco kuniĝis pli malgrandaj komunumoj, do Dalabyggð ekestis je kuniĝoj dum la jaroj 1994-2006.

Ŝafbredado kaj alia terkulturo estas la ĉefa okupo. En Dalabyggð troviĝas la vilaĝo Búðardalur, en kiu estas laktaĵproduktejo.

La sagao Laxdæla okazas ĉefe en Dalabyggð, kaj ankaŭ la unua parto de Sagao de Njáll. En Dalabyggð ankaŭ estas la bieno Eiríksstaðir kie loĝis Eiríkur la ruĝa kiu fondis la norveg-islandan kolonion en Groenlando. Tie verŝajne naskiĝis sia filo Leifur Eiríksson kiu vojaĝis al Ameriko ĉ. 1000.

En Dalabyggð ankaŭ troviĝas la bieno Hvammur, kie verŝajne naskiĝis Snorri Sturluson.