Dale Carnegie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dale CARNEGIE)
Dale Carnegie
Persona informo
Dale Arley Carnegie
Naskonomo Dale Arley Carnegey
Naskiĝo 24-an de novembro 1888 (1888-11-24)
en Maryville
Morto 1-an de novembro 1955 (1955-11-01) (66-jaraĝa)
en Arbaraj Montetoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomo vd
Tombo Belton Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • Maryville High School vd
Subskribo Dale Carnegie
Familio
Patrino Amanda Elizabeth Harbison vd
Edz(in)o Lolita Baucaire • Dorothy Carnegie vd
Profesio
Okupo verkisto • motivational speaker • instruisto • biografo • psikologo • preleganto vd
Laborkampo psikologio • lectorship vd
Verkado
Verkoj How to Win Friends and Influence People ❦
Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi ❦
Q124349645 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dale CARNEGIE (naskiĝis la 24-an de novembro 1888, mortis la 1-an de novembro 1955) estis usona verkisto.

Li naskiĝis en Missouri en Usono. Klerecon li akiris en la Warrensberg State Teatchers College. Unue li laboris kiel vendisto, poste li provis fariĝi aktoro, li forvojaĝis ĝis New York, kie li komencis instrui kursojn de interkomunikado por plenkreskuloj en YMCA. En la jaro 1912 naskiĝis mondfama Dale Carnegie Course.

Li estas aŭtoro de kelkaj furorlibroj, ekz. „Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn“ kaj „Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi“. Estis eldonite pli ol 50 milionoj da ekzempleroj de libroj de Dale Carnegie en 38 lingvoj.

Dale Carnegie estis siatempe signifa lektoro kaj serĉata konsilanto de mondaj gvidpersonecoj. Li verkis ĵurnalartikolojn kaj li havis sian propran radiodisaŭdigan programon.

Dale Carnegie fondis kompanion, kiu havas hodiaŭ centrojn en pli ol 70 landoj kaj laboras por ĝi ĉirkaŭ tri mil instruistoj.