Daleszyce
| Daleszyce | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbo | ||
|---|---|---|
| Genitivo de la nomo | Daleszyc | |
| Provinco | Sanktakrucio | |
| Distrikto | distrikto Kielce | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Urborajtoj | 1569-1869 kaj ekde 2007 | |
| Koordinatoj | 50° 48′ N, 20° 48′ O (mapo)50.80361111111120.8075Koordinatoj: 50° 48′ N, 20° 48′ O (mapo) | |
| Areo | 15,50 km² | |
| Loĝantaro | 2800 (en 2006) | |
| Poŝtkodo | 26-021 | |
| Telefona antaŭkodo | 41 | |
| Aŭtokodo | TKI | |
| Estro | Wojciech Zdzisław Furmanek | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Komunuma retejo | http://www.daleszyce.pl | |
Daleszyce estas historia urbo de la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Kielce. Fine de 2021 en la urbo vivis 2 835 loĝantoj sur areo de 15,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 183 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Urborajtojn Daleszyce havis de 1569 ĝis 1869 kaj denove ekde 2007. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ Daleszyce post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. Interalie, en 1944 la 3-an de aŭgusto taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis germanan unuon kiu mortigis iujn urbanojn. Helpe de brigado de la enlanda armeo kun 6 haŭbizoj estis mortigitaj 22 germanaj soldatoj kaj reakiritaj ostaĝoj. Venĝe la 5-an de aŭgusto Korpuso de kalmuka kavalerio homforkaptis 16 personojn kaj kun aparta krueleco murdis ilin. Post semajno, la 12-an de aŭgusto taĉmentoj de Wehrmacht pripafis per artilerio la loĝlokon kaj poste bruligis ĝin, kaj fine de oktobro ili forveturigis de Daleszyce kaj ĉirkaŭaĵoj 600 virojn por trudlaboro en la Tria Regno.
Post la milito Daleszyce apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tadeusz Dybczyński, Przewodnik po Górach Świętokrzyskich (Gvidlibro tra Santakruca Montaro), Varsovio 1912
- Józef Fajkowski, Jan Religa: Zbrodnie hitlerowskie na wsi polskiej 1939-1945 (Hitleranaj krimoj en polaj vilaĝoj 1939-1945), Wydawnictwo Książka i Wiedza, Varsovio 1981




