Saltu al enhavo

Dallas Mavericks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dallas Mavericks
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1980 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Dallas
Fondinto(j) Don Carter vd
Posedata de Mark Cuban vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Dallas Mavericks - prononco laŭ sistemo IFA [dˈaləs mˈavəɹˌɪks] - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Dallas, Teksaso, kiu fondiĝis en 1980. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Sudokcidenta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 24-a de junio 2021 estas Jason Kidd. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2001 okazigas en la stadiono American Airlines Center.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono American Airlines Center
jen tie miloj da subtenanoj festas la ĉampionecon de junio 2011