Dalmata insektofloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanacetum cinerariifolium - Muzeo de Tuluzo

La dalmata insektofloro (Tanacetum cinerariifolium, pli fruaj nomoj estis Pyrethrum cinerariifolium kaj Chrysanthemum cinerariifolium) estas plantospecio el genro tanaceto (Tanacetum). Ĝi similas al la lekanto pro ties blankaj-flavaj floroj. La specio estas indiĝena en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro kaj Albanio.

Ĝi estas plurjara planto kun ligniĝanta rizomo. La tigoj ne disbranĉiĝas, altas ĝis 45 cm, apenaŭ havas foliojn. La folioj staras sur ĝis 15 cm longaj foliaj pedunkloj, iliaj ambaŭaj flankoj estas dense hararigitaj. La folioj estas trioble plumsimile entranĉitaj.

La frukto estas akeno kun longo de 2,75-3,5 mm, havas 5 ripojn. La floro entenas la insekticidan efikaĵojn piretrino kaj cinerino, el kiu oni produktas piretron.

La planto estas kultivata dismonde pro ties insekticida efiko en la floro. La sekigitaj floroj havas la piretro-entenon de 0,-2,5 %. Dum kultivado en la norda hemisfero, oni devas semi ĝin en aprilo kaj la plantifdojn oni devas replanti aŭtune je distanco de 30x40 cm. La floroj aperas jam en la unua jaro en komenco de junio. Por industria prilaboro, oni rikoltas la florojn per maŝinoj.

La planto vivas 8-10 jarojn, tiel oni ofte uzas ĝin kiel ornamplanton en rokĝardenoj.