Dalmatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika diakono vestita per dalmatikon.

La dalmatiko estis vesto utiligita en la romia epoko kaj poste restata en uzo kiel liturgia ornato konsistanta en longa tuniko provizita per vastaj manikoj, atingantaj la genuojn. Temas pri la ornato propra de diakonoj de la Katolika Eklezio, kiuj ĝin vestas por la liturgiaj celebroj, de la Eklezio de Anglio kaj de la Prakatolika Eklezio. Same kiel ankaŭ la kazublo por presbiteroj kaj episkopoj, dalmatiko estas la vesto pli ekstera.

Laŭ Francisko Azorín dalmatiko estas Luksa, senbraka survesto uzata de diakonoj, heroldoj, k.c., ofte admirinda artaĵo. La unuaj, teksitaj, en Dalmatio, estis blankaj, garnitaj per purpuraj kordonoj.[1] Kaj li indikas etimologion el Dalmatia, propra nomo de sudeŭropa urbo [tiele] kaj de tie la latina dalmaticus.[2]

Historia skizo[redakti | redakti fonton]

Romiepoke la dalmatiko estis vesto perore brodita, teksita ankaŭ per ora filigrano, kun emajlo la perloj, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas produktita per tiuj materialoj. La dalmatiko estis vesto de la bizancaj imperiestroj kaj estis adoptita ankaŭ de la imperiestro|Paŭlo la 1-a de Rusio]] kiel vesto uzenda dum la kronado.

En la historio de la Eklezio, la dalmatiko estas unu el la plej antikvaj sanktaj liturgiaj vestoj kaj reiras al la 3-a jarcento, En la ortodoksa rito kaj en la katolikaj orientaj eklezioj ekzistas vesto tre simila al la dalmatiko: la sticharion, vestita de la diakonoj kaj subdiakonoj kaj, kiel subvesto, de la presbiteroj kaj episkopoj.

Ankaŭ la krucmilitistoj utiligis dalmatikon kiel porbatalan veston sur la armilaro, reduktitan tamen al formo de skapularo kun aperturo nivele de la kapo kaj kun du aloj refalantaj sur la brakoj.

Liturgiaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La dalmatiko povas esti vestita de la episkopo sub la kazublo aŭ sub la liturgia “planeto”.

Liturgia “planeto” vestita por mescelebri.
Moderna kazublo.

La Dalmatiko povas esti vestita de episkopo, sub la kazublo aŭ liturgia “planeto” dum la pontifikaj mesoj: per tiu signo estas indikate ke la episkopo posedas la plenecon de la Sankta Ordino. La liturgia tuniko (latine: tunicella), iam rezervita por la subdiakono]] estas hodiaŭ uzata ankaŭ funkcie de dalmatiko, por iliaj similaj karakterizoj. La liturgia tuniko, fakte, estis dimensie malpli granda ol la dalmatiko, kaj estis provizita per malpli larĝaj manikoj.

Ĝi povas esti diverskoloraj laŭ la diversaj liturgiaj jarperiodoj.

En la ambrozia rito la dalmatiko estas anstataŭata per la stolo. Ikonoj en bizanca rito prezentas Jesuon Kriston vestita per dalmatiko ankaŭ se en tiu kazo temas pri sakkos, vesto propra de la bizanca imperiestro kaj de la episkopoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 52.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]