Daltona minimumo
La Daltona minimumo (pro la nomo de la angla esploristo John Dalton) estis periodo de reduktita suna agado okazinta proksimume inter 1790 kaj 1830. Ĉi tiu periodo estis akompanita de Tera klimato precipe malvarmeta. Dum la tiel nomata Malgranda Glaciepoko, negativaj devioj en la tutmonda averaĝa temperaturo okazis plurfoje. Tio estis precipe pliseverigita pro la erupcio de la volkano Tambora (Indonezio) okazinta en aprilo 1815, kaj ankaŭ dum la posta jaro (1816), kiu estis sen-somera sezono. La antaŭaj minimumoj estis la Minimumo Maunder (okazinta de 1645 ĝis 1715) kaj la Minimumo Spörer (de 1420 ĝis 1550); la Daltona minimumo estis sekvita fare de la Moderna maksimumo. Tiu ĉi lasta komenciĝis en 1913 kun la 15-a suna ciklo, kaj pintis kun la 19-a suna ciklo en la malfruaj 1950-aj jaroj kaj eble finiĝis kun la pinto de la 23-a suna ciklo en 2000. Pro tio ke la 24-a suna ciklo registras, en la plej bona kazo, tre malaltan sunan aktivecon.
Tamen estus indico, laŭ kiu la Moderna maksimumo, post trapasado de sia pinto ĉirkaŭ 1960, povus esti transiro en novan minimumon. Dum la 24-a Ĝenerala Asembleo de la Internacia Astronomia Unio okazinta en 2015, reviziita datumserio ekde 1750 estis prezentita, post kiam la observaj kondiĉoj estis reekzamenitaj. Tiu datumserio nun montras pli kaj pli altajn sunmakulojn ĉirkaŭ respektive la jaro 1885 kaj la jaro 1945. Ĉi tio ankaŭ igas la Daltonan minimumon malpli ekstrema en la temposerio.