Saltu al enhavo

Damara ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Damara ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Sternula
Specio: Damara ŝterno S. balaenarum
Strickland, 1853
Sternula balaenarum
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Damara ŝterno (Sternula balaenarum, laŭ kio ankaŭ Balenŝterno) estas marbirdo de la subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi estas membro de la genro Sternula. Ĝi reproduktiĝas en sudhemisfera somero en suda Afriko kaj migras al tropikaj marbordoj de Afriko por vintrumi.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 23 cm longa kaj estas malgranda, ĉefe pala ŝterno. En reprodukta plumaro, la plenkreskulo havas nigran kronon etendiĝantan de frunto al la nuko kaj tre palgrizan dorson. Dumfluge, ĝi montras nigran triangulan flugilpinton de la karpa artiko ĝis la pinto de la flugilo. En nereprodukta plumaro la plenkreskulo montras blankan koloron sur la frunto kaj krono, kun nigra masko ĉirkaŭ la okuloj etendiĝanta ĝis la nuko. Nematuraj birdoj estas markitaj per sablokoloraj stangoj trans la dorso.[1]

La alvokoj de Damara ŝterno estas altatona, akra "cit cit" kaj rapida, akra "kid-ik".:[2]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en okcidenta marbordo de Suda Afriko el Orienta Kablando tra Okcidenta Kablando kaj Norda Kablando ĝis Namibio kaj Angolo; 98% de la populacio de 14 000 individuoj nestumas en Namibio.[1] Nereproduktuloj migras norden ĝis Benino, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Ganao, Liberio, Niĝerio, kaj Togolando.[3]

La Damara ŝterno ĝenerale preferas marbordojn en aridaj, dezertaj regionoj precipe kie estas ŝirmitaj golfoj, estuaroj, lagunoj kaj rifoj. Kiel reproduktejojn, ĝi uzas gruzajn ebenaĵojn inter dunoj kaj salejojn.[4]

La Damara ŝterno manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, kaj foje kalmarojn, kiuj estas kaptitaj en ripetaj plonĝoj de alteco de 3-8m. Ilia migrado estas tempigita por koincidi kun generaj svarmoj de malgrandaj fiŝoj en la malprofundaj marbordaj akvoj de la Gvinea Golfo kaŭzita de fortaj suprenfluoj ĉe la marbordo de Ganao. Tiuj vintrumaj birdoj ripozas komunume sed manĝas sole, interspacigante sin je 10-50 m de aliaj Damaraj ŝternoj.[1]

Oni demetas la ovojn en simpla skrapaĵo en la grundo kiu foje estas kovrita per ŝelpecetoj aŭ malgrandaj ŝtonoj. La ovodemetado normale konsistas el unu, foje du ovoj kun kovado de 18–22 tagoj. Dum la unuaj tagoj la ino kovas la idojn kaj manĝon provizas la masklo. La idoj forlasas la skrapaĵon post kelkaj tagoj, moviĝas ĉirkaŭe kaj elnestiĝas post 20 tagoj formante junularajn arojn. La junuloj dependas de la plenkreskuloj dum du monatoj kaj duono post kiam ili elnestiĝis.[1][4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis iam inkludita en la genron Sterna, sed kun aliak malgrandaj ŝternoj kiel la Malgranda ŝterno kaj la Nana ŝterno ĝi estas nun konsiderata ene de la genro Sternula.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 BirdLife International (2021). "Sternula balaenarum". IUCN Red List of Threatened Species. 2021: e.T22694699A179473845. Alirita la 17an de Novembro 2021.
  2. Damara Tern (Sternula balaenarum). HBW Alive. Lynx Edicions. Alirita 2016-11-14 .
  3. J. Braby (2010). “New migration records for the Damara tern”, Ornithological Observations 1, p. 38–41. 
  4. 4,0 4,1 Sterna balaenarum (Damara tern). Biodiversity Explorer. Iziko Museums of South Africa. Arkivita el la originalo je 2017-01-02. Alirita 2016-11-14 .
  5. Banks et al. 2007. Forty-eighth supplement to the American Ornithologists' Union Checklist of North American Birds Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine. The Auk 124(1): 1109-1115.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]