Damargumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Damargumo [1] aŭ damar-rezino estas kolekta nomo de tiuj malmolaj rezinoj (uzataj por lakoj), kiujn oni eltiras el pingloarboj de sudorienta Azio kiel de Shorea-specioj (precipe S. wiesneri), specioj de Dipterocarpaceae kaj de kelkaj specioj de Burseraceae.

La damargumo estas ŝatata bazmaterialo de fumiziloj, sed oni uzas ĝin por plastroj, vernico kaj lakoj. Oni miksas en rapide sekiĝintajn lakojn damargumon kaj nitro-celulozon. La kloroforma kaj ksilola solvaĵo de damargumo oni fiksas kaj konservas mallarĝajn biologiajn tranĉaĵojn por mikroskopaj ekzamenoj. La damargumo formas kun terpentinoleo bonkvalitan lakon: tio estas glata, malmola kaj diafana, se ĝi sekiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]