Damaskanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beta-damaskanono
damaskanono
Plata kemia strukturo de la Damaskanono
damaskanono
Tridimensia kemia strukturo de la Damaskanono
Damaskanono estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Rosa damascena[1]
Alternativa(j) nomo(j)
  • Doricenono
Kemia formulo
C13H18O
CAS-numero-kodo 23726-93-4
ChemSpider kodo 4517997
PubChem-kodo 5366074
Merck Index 15,2808
Fizikaj proprecoj
Aspekto flava aŭ palflava likvaĵo kun agrabla rozodoro
Molmaso 190,286 g·mol-1
Denseco 0,926g cm−3
Fandpunkto 116°C-118°C
Bolpunkto 275,6°C[2]
Refrakta indico  1,4957
Ekflama temperaturo 108 °C[3]
Solvebleco Akvo:0,012 g/L [4]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 [5]
Sekureco S07 S16
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P321, P332+313, P333+313, P362, P363, P391, P501[6]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

"Damaskanono C13H18O estas serio da intime rilatitaj kombinaĵoj konsistanta je variaĵo da esencaj oleoj. La damaskanono apartenas al la familio de la ketonoj, kiu ĝiavice inkludas la "damaskonojn" kaj "iononojn". Beta-damaskonono estas la ĉefa kontribuanto por la rozodoro, malgraŭ ĝia malalta koncentriĝo, kaj estas grava kemia ingredienco en la fabrikado de parfumoj kaj kiel gustiganto.

Damaskanono estas terpena ketono, gustigaĵo en fruktoj, mielo, vino kaj biero. La damaskanono estas derivita el la degradigo de la karotenoidoj. Damaskanono estas palflava likvaĵo kun agrabla odoro je rozo, nesolvebla en akvo sed solvebla en etanolo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Tri rapidbolaj kunmetaĵoj estis identigitaj en la vino, nome, beta-damaskanono, resveratrolo, kaj beta-iononoj. Iliaj originoj ankoraŭ submetiĝas al eksperimentoj. Plejmulto el la studemuloj defendas ke multaj el tiuj substancoj produktiĝas per degradiĝo de karotenoidoj, kiel oni povas konstati per varmigo de la beta-karoteno.

Ĉi-varmo-degradiĝo povas okazi ekde vinoj faritaj el vinbersukoj pasteŭrigitaj. Strauss kaj liaj kolegoj observis signifoplenan altigo de la damaskanono en la vinbersuko post varmigado. Damaskanono kaj beta-ionono estis identigitaj en la suko de vitis vinifera kaj Ŝardoneaj vinberoj en signifaj kvantoj kiam komparitaj kun aliaj variaĵoj.

Strauss kaj liaj kolegoj elmontris ke certaj ketonoj povas produktiĝi per acida hidrolizo el frakcio da vinbersukoj enhavantaj glukozidaj derivaĵoj de unuterpenaj substancoj. Alia malkovro farita de la sciencistoj estas ke la malpliigo de damaskanonoj okazas dum stokado, sed ili ne donis klarigon pri la demando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ŝardoneaj vinberoj, kie oni trovas damaskanonon.
Eblaj antaŭaĵoj de la beta-damaskanono
farnezila pirofosfato
geranila pirofosfato
fitoeno
fitoflueno
farnezila pirofosfato
geranila pirofosfato
fitoeno
fitoflueno
zeta-karoteno
neŭrosporeno
likopeno
gama-karoteno
zeta-karoteno
neŭrosporeno
likopeno
gama-karoteno
beta-karoteno
zeaksantino
anteraksantino
violaksantino
beta-karoteno
zeaksantino
anteraksantino
violaksantino

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]