Damavando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Damavando

perse دماوند, legu: Damāvand

Vintra foto de Damavando
Vintra foto de Damavando
Alteco 5 604 m
Situo Nord-Irano
Montaro Elborz-Montaro
Domino 1164,8 km → Elbruso
Elstareco 4660 mfd2
Geografia situo 35° 57′ N, 52° 7′ O35.95388888888952.111944444444Koordinatoj: 35° 57′ N, 52° 7′ O
Situo de Damavando
Laste erupciis 5350 a. Kr. ± 200 jaroj
Plej facila montgrimpo Suda vojo
Rimarko plej alta monto de Iran kaj de Proksima Oriento
v  d  r
Information icon.svg

La monto Damavando (perse دماوند, legu: Damåvand; Dam-āvand signifas „frosta monto“) estas aktiv-potenca vulkano, kiu estas la plej alta pinto de Irano kaj Mezoriento kaj ankaŭ la plej alta vulkano en Azio. Ĝi havas specialan lokon en la persa mitologio kaj folkloro. Tiu montsupro estas situanta en la mezo de la Elborza Montaro, apuda al Varārū, Sesang, Gol-e Zard kaj Miānrūd. La monto estas situanta en la suda marbordo de la Kaspia Maro, en Amol Graflando, Mazandaran ŝtato, 66 kilometrojn (41 mejlojn) nordoriente de la urbo Teherano[1].

Simbolismo kaj mitologio[redakti | redakti fonton]

Damavando estas signifoplena monto en la Persa mitologio. Ĝi estas la simbolo de kontraŭstaro de Irananoj kontraŭ despotismo kaj fremda regado en la Persaj poezio kaj literaturo. En tekstoj kaj mitologio de Zaratuŝtrismo, la tri-kapa drako [1] estis ĉenita kun monto Damavand, restinta tie ĝis la fino de la mondo. En la pli malfrua versio de la sama legendo, la tirano Zahhak estis ankaŭ ĉenita en kavo ie en la monto Damavando poste esti venkita de forĝisto kaj [2]. Persa poeto Ferdoŭsio figuras tiun eventon en sia majstroverko, la Ŝahnameo:

بیاورد ضحاک را چون نوند

به کوه دماوند کردش ببند

li elportas Zahhak, li mem monto

al la pinto de Damavando kaj bindas lian kolon.

La monto laŭdire tenas magiajn povojn en la Ŝahnameo. Damavando estis nomita ankaŭ en la Irana legendo Arash kiel la loko kie li pafis sian sagon por marki la Iranan bordon. La fama poezio Damavand verkita de Mohammad Taqi Bahar estas ankaŭ unu bela ekzemplo de la monto signifoplena en la Persa literaturo. La unua verso de tiu ĉi poemo diras:

« ای دیو سپید پای در بند
ای گنبد گیتی ای دماوند“

« Ay dīve sepīde pāī dar band,
Ay gonbade gītī, ay Damāvand

„Blanka giganto kun viaj piedoj en la ĉeno,
ho kupolo de la mondo, O Damavand“


La monto Damavand estas figurita sur la inverso de la Iranana bankbileto de 10 000 Rialoj[2].

Geologio[redakti | redakti fonton]

Monto Damavando unue erupciis en la Plejstoceno antaŭ almenaŭ 1,78 milionoj da jaroj. Post multaj konataj erupcioj antaŭ ĉirkaŭ 600 000 kaj 280 000 jaroj, ĝi finfine erupciis antaŭ 7 300 jaroj en la holoceno. Ĝia kruta konuso estas formita de cindro kaj laf-fluo, kiuj ĉefe estis faritaj de traĥito, andezito, kaj bazalto. La kvaternaraj lafoj estas direkte lokigitaj sur la sedimentoj el Ĵurasio[3]. La vulkano estas vertita per unu malgranda kratero kun sulfurikaj deponoj. Estas ankaŭ fumaroloj, Termofontoj, kaj mineraloj deponoj de travertino. Monto Damavando povis esti konsiderita kiel aktiv-potenca vulkano, ĉar estas fumaroloj apud la monto-pinta kratero elsendadanta sulfuron, kiu estis konata esti aktiva en 6-an de julio 2007[4].

Termikaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Mineralaj termofontoj estas ĉefe lokigitaj sur la flankaj kaj ĉe la bazo, donadas indiko de vulkana varmega kompare apud la surfaco de la tero. kiam neniu historiaj erupcioj estis rekordataj, termofontoj ĉe la bazo kaj sur la flankoj, kaj fumaroloj kaj Sulfatara apud la pinto, indikas unu varmega aŭ malvarmetado lafo korpo ankoraŭ prezenta sub la vulkano.

La plej grava de tiuj termofontoj estas lokigita en Abe Garm Larijan en vilaĝo Larijan en la kvartalo Lar Valo. La akvo el tiu ĉi fonto estas utila en la kuracado de kronikaj vundoj kaj haŭtaj malsanoj. Apud tiuj fontoj estas publikaj banejoj kun malgrandaj naĝbasenoj por publik-uzado.

Vojoj al la pinto[redakti | redakti fonton]

La plej bona loĝejo por montogrimpantoj estas la nova restejo de la Irana Montara Federacio en la vilaĝo Polouro, lokigita en la sudo de la monto.

Estas almenaŭ 16 konataj vojoj al la pinto, kun diversaj niveloj de malfacileco. Kelkaj estas ege danĝeraj kaj bezonas rok-grimpadon. La plej populara vojo estas la Suda-Vojo, kiu havas paŝ-stampojn kaj kampon en la mezo de la vojo nome Bargah Sevom Kampo ĉe 4 220 m (ĉirkaŭ 13 845 ft). La plej longa vojo estas la Nord-orienta kaj tiu bezonas du kompletajn tagojn por atingi la pinton komence el monteta vilaĝo de Nāndal kaj ununoktan restadon ĉe Takht-e Fereydoun (alto 4 300 m - ĉirkaŭ 13 000 ft), du etaĝe ŝirmo. La okcidenta vojo estas fama pro sia sunsubir-rigardaĵo. Sīmorgh ŝirmo en tiu vojo ĉe 4 100 m (ĉirkaŭ 13 500 ft) estas nove konstruita kun du etaĝoj.

Estas frostigita akvofalo, kies persa nomo estas Ābshār Yakhī, kaj kiu estas ĉirkaŭ 12 m alta kaj situas en alteco de 5 100 m. Ĝi estas la plej alta akvofalo en Irano kaj Meza Oriento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Microsoft Encarta World Atlas, 2001, Microsoft Corporation angle
  2. Central Bank of Iran. Banknotes & Coins: 10000 Rials. – Retrieved on 24 March 2009. angle
  3. Geological Map of Iran, National Geoscience Database of Iran, www.ngdir.ir angle
  4. Volcanic Hole on Damavand. Alirita 2007-08-23. angle