Damoklo
Damoklo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio • legenda figuro | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | politikisto |
Laŭ legendo, Damoklo estis favorato de la tirano Dionizio la 1-a aŭ Dionizio la 2-a de Sirakuzo en la unua duono de la 4a jarcento a.K. La anekdoto pri "la glavo de Damoklo" estas raportita en la "tusculanae disputationes 5,61–62"[1] de Cicerono.
Ĉu Damoklo fakte vivis aŭ ne, tio ne estas certigita. Li estis priskribita kiel kortegano ĉe Dionizio, kiu estis malkontenta pri sia vivo. Li enviis la tiranon pro ties potenco kaj riĉeco kaj ties avantaĝojn li ĉiam emfazis per siaj flataĵoj. Pro tio Dionizio decidis klarigi al Damoklo helpe de glavo, la hodiaŭ proverbo pri la "glavo de Damoklo", la efemerecon (ne nur) de sia pozicio.
La reganto do invitis Damoklon al festo kaj proponis al tiu sidiĝi ĉe la reĝa tablego. Antaŭe tamen li pendigis super ties sidloko grandan glavon, fiksitan sole per unuopa ĉevala haro.
Kiam Damoklo rimarkis la glavon pendantan super lia kapo, li neniel kapablis ĝui la prezentitajn luksaĵojn kaj fine petis, ke li rajtu rezigni la agrablaĵojn (kaj la kun tiuj ligitan minacon). Damoklo tiel ricevis la instruon, ke riĉeco kaj potenco ne donas protekton kontraŭ danĝeroj sed elvokas tiujn.
Tiu instruo estis tradiciita en multnombraj bildoj kaj lirikaĵoj, ekzemple, kiel aludo, ĉe Horacio en la "carmina 3,1" [2]. La "glavo de Damoklo" ankoraŭ hodiaŭ estas uzata kiel metaforo de ekzistanta danĝero en ŝajne komforta situacio. Cicerono per sia Damokla alegorio tamen indikas ankaŭ, ke Dionizio pro tiu ĉiama minaciĝo estis devigata sekurigi sian potencon per subpremado de siaj homoj.
Arta adaptiĝo
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Maximilian Klinger: Damokles. Ein Trauerspiel. Aufbau-Verlag, Berlin 1981.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Rimarko
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo bazas sur traduko de la germano originala artikolo "Damokles" de 23a de januaro 2016 je la 14:03 horo