Dan Savage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dan Savage
Dan Savage Provided.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1964 (1964-10-07) (55-jara)
en Ĉikago
Loĝloko Seatlo
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Illinois system • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign
Familio
Edz(in)o Q61806885
Profesio
Profesio verkisto • seksa edukisto • podkastisto • ĵurnalisto
Information icon.svg
vdr

Daniel Keenan "Dan" Savage (naskiĝis la 7-an de oktobro 1964)[1] estas usona verkisto, polemikisto, ĵurnalisto, kaj aktivulo por la GLAT-a komunumo.[2] Li verkas Savage Love, internacie abonatan kolumnon pri amrilatoj kaj seksumado. En 2010, Savage kaj lia edzo, Terry Miller, komencis la projekton It Gets Better ("La aferoj pliboniĝos") por antaŭmalhelpi sinmortigon de GLAT-aj junuloj. Li ankaŭ laboris kiel teatra direktoro, fojfoje atribuita kiel Keenan Hollahan.

Li diris diversajn polemikajn diraĵojn en diversaj amaskomunikiloj. En siaj verkoj kaj publikaj aperoj, Savage konfliktis kaj kun sociaj konservativoj kaj kun la GLAT-a establo. Li publike kontraŭis la vidpunktojn de la usona senatano Rick Santorum pri samseksemo, ekzemple kreante kampanjon por siaj legantoj difini neologismon por la vorto santorum, kiu eniris la komunan uzadon signifante "la ŝaŭman miksaĵon de lubrikaĵo kaj feko, kiu estas fojfoja kromprodukto de anusa seksumo."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SAVAGE, Dan. (Junio 2000) The Kid, p. 74. ISBN 978-0-452-28176-9.
  2. Fefer, Mark D.. Buzz: Media. Seattle Weekly. Village Voice Media (26-a de majo 2004). Alirita 2008-05-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]