Dana Evangelia Luterana Eklezio
Dana Evangelia Luterana Eklezio | ||
---|---|---|
ŝtata eklezio nacia eklezio indeks-termino | ||
Komenco | 1536 vd | |
Lando(j) | Danio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Dana Evangelia Luterana Eklezio aŭ Dana Popola Eklezio (dane Folkekirken signifante "Popola Eklezio") estas la plej granda el la kristanaj eklezioj en Danio. Laŭ la oficialaj datumoj de januaro 2013, ĉ. 79,1 % el la danoj estis anoj de tiu ĉi ŝtata eklezio, kvankam malpli ol 5 % ĉeestis la diservojn ĉiudimanĉe. La Dana Eklezio aliĝis al la Reformacio kaj posedas luteranan doktrinon kaj ritaron.
La Eklezio organiziĝas je 12 diocezoj kaj ĉirkaŭ 2000 paroĥoj.
La Dana Eklezio estas ŝtata. La dana parlamento estas ĝia leĝdona aŭtoritato, kvankam ĝiaj membroj estas liberaj je aparteno aŭ ne al la eklezio. La Ministro de Ekleziaj Aferoj, nune Manu Sareen, estas ĝia pleja administra aŭtoritatulo, kaj la Reĝino la ekleziestro.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La eklezia vivo strukturiĝas je 12 diocezoj, ĉiu el ili gvidata de episkopo, inkluzive de unu por Gronlando kaj alia por Feroaj Insuloj (nur ĝis 2007, ekde tiam memstara Eklezio feroa). La subdivido inkluzivas 111 dekanujojn kaj 2200 paroĥojn. Ĝi havas ĉirkaŭ 2400 pastorojn.
Paroĥoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu paroĥo havas sian propran konsilistaron, kiun la eklezianoj elektas por kvarjara oficperiodo. La paroĥa konsilio gvidas la ekonomiajn kaj praktikaĵojn de la loka preĝejo kaj decidas pri la dungado de laboristoj, inkluzive de pastoroj. La pastoro estas subordigita al la konsilistaro, krom en la spiritualaj aferoj kiaj la diservoj. Tamen, kaj la pastoro kaj la konsilioj, estas subordigitaj al la episkopoj.
Ĉefaj branĉoj
[redakti | redakti fonton]La luteranismo estas religia kristana protestanta movado institucie fondita de la germana monaĥo Marteno Lutero (1483-1546). La dato por tio estas kutime konsiderita la 31-a de oktobro 1517 kiel la naskiĝtago de ĉi tiu kristana branĉo, kiam la monaĥo surmetis 95 tezojn pri la efikeco de la indulgoj sur la pordo de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj de Vitenbergo, Germanio. En la Dana Eklezio ekzistas du ĉefaj branĉoj: la Grundtvigianismo kaj la Interna Misio (Indre Mission), la unua kun pli granda pezo. La tiel nomata Interna Misio estas luterana grupo kreita fine de la 19-a jarcento, ekstremkonservema, kies ĉefa "misio" estas la daŭrigado de la kred-rekteco ene de Danio. Ili multe influis komence de la 20-a jarcento, precipe okcidente de Jutlando, kie ankoraŭ restas la plejmulto el ĝiaj sekvantoj. Temas pri tre fermitaj komunumoj (oni ne scias kiom da homoj ekzakte apartenas al ĝi), kies ĉefaj karakterizaĵoj estas la malpermeso trinki alkoholon (almenaŭ ne ebriiĝi), fasti, rekte sekvi la normojn de Lutero kaj la Biblio kaj ne geedziĝi kun ekstermisianoj. La Interna Misio estas konsiderata kiel fundamentisma protestanta branĉo kaj kvankam ĝi perdis sian povon en Danio laŭlonge de la tempo, ĝi ankoraŭ daŭre influas en la formo kiel la danoj pripensas la religion, pro tio, temas pri tabua temo en Danio. Malmultaj eksterlandanoj scias pri ĝia ekzisto.
Anoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la oficialaj statistikoj ekde januaro 2013, 79,1 % el la danoj estas anoj de la Nacia Eklezio, kvankam malpli ol 5 % de la membroj ĉeestas la dimanĉajn diservojn. Multaj nur sporade vizitas ĝin okaze de baptado, konfirmado, geedziĝoj, entombigoj, kristnasko kaj pasko. la nombro de partoprenantoj varias de 68 % en la diocezo de Kopenhago al 91 % en la diocezo de Viborg.
La plejmulto el la danoj estimas sian Eklezion kaj konsideras ĝin kiel grava parto de la kultura heredaĵo ĉar la eklezio estas asociita al la kulturo, tradicioj kaj kutimoj danaj. Fakte, multaj nekredantaj danoj asertas ke la ĉeesto de la Eklezio gravas ĉar ĝiaj valoroj estas nepraj por la socio, la kulturo kaj por ĉiu persono. La plejmulto el la danoj ricevis la bapton kaj la konfirmadon. Ĉi lasta tre gravas por la dana socio kaj kompareblas kun la unua komunio en la katolikaj landoj. La konfirmado celebriĝas je la 14-15-jariĝo kaj estas granda socia festo.
La Dana Eklezio estas tre liberala kaj malferma ĝenerale kvankam ene de ĝi ekzistas pastoroj kaj grupoj pli konservemaj kaj fermitaj. La toleremo kaj la amo al la proksimuloj estas la ŝlosilaj valoroj. Kun la paso de la jaroj ĝi adaptiĝis al la socia kaj kultura realo. Estas permeseblaj, ekzemple, viraj kaj inaj pastoroj, kaj, malgraŭ kelkaj protestoj, eblas la edziĝo inter samseksuloj laŭ la luterana rito.