Dana Laborista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA) estis dana laborista esperanto-asocio ligita al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) per la Gotenburga konvencio, kiu funkciis de 1935 ĝis 1993.

Historio[redakti | redakti fonton]

DLEA estis fondita en 1935. Ĝi konsistis tiam el kvin grupoj kun entute iom pli ol cent membroj. Ĉar la asocio estis tro malgranda por mem eldoni gazeton, ĝi kun bonvola permeso de la sveda frator­ganizo publikigis kaj siajn informojn en la Svenska Arbetar-Esperantisten (Sveda Laborista Esperantisto). Dum la dua mondmilito, kiam kon­takto kun Svedio ne eblis, DLEA eldonis ciklostilitan DLEA-Bultenon, kaj inter 1950 ĝis 1993 la asocio eldonis propran organon Nia Voĉo.

En 1948 DLEA havis proksimume tricent membrojn (en ok di­versurbaj sekcioj, kaj individuajn membrojn en 23 lokoj). Ĝi disponis pri Ekspozicia Servo, kies materialo utilis al la propagando en diversaj urboj. Ĝia Libro-Servo liveris litera­turon kaj havigis enspezojn al la asocio. Aperis kan­taro, propagandbroŝuro, leterpapero, ktp. Oni planis el­doni la romanon pri la dana rezista movado De røde Enge (Ruĝaj Kampoj), sed fine ne sukcesis.

DLEA subskribis la Gotenburgan Konvencion, kaj kunlaboris koncerne ĝeneralan propagandon ktp, kun la Centra Dana Esperantista Ligo en la Dana Esperantista Komun-Komitato. La danaj esperantistoj laboristaj kaj neŭtralaj post la milito organizis 'Holand-Helpon', kiu sendis pakaĵojn da nutraĵoj al nederlandaj samideanoj, kaj 'Eŭropo-Helpon', kiu faris la samon por aliaj helpbezonaj landoj.

Pro manko de homfortoj, la asocio estis dissolvita en 1993.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Suplemento al la Gvidlibro pri la esperanto-movado 1936-1948, de G. P. de Bruin (1948).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]