Dana nacia teamo de futbalo
Aspekto
| Dana nacia teamo de futbalo | ||
|---|---|---|
| asocio | Dansk Boldspil-Union Dana Pilkluda Unuiĝo | |
| konfederacio | UEFA | |
| unua matĉo | 1908 | |
| plej granda gajno | 1908 | |
| plej granda perdo | 1937 | |
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 4 (unuafoje en 1986) | |
| plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1998 | |
| Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
| aperoj | 7 (unuafoje en 1964) | |
| plej bona rezulto | unua pozicio 1992 | |
La dana nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1908. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Francio en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomojn "Dana Dinamito", Olsen-Banden ("Olsen-bando") kaj Olsens Elleve ("Olsen-dekunuopo"). Kvarfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo, unuafoje en 1986 - plej bona rezulto estis atingo de la kvaronfinalo en la Futbala Mondpokalo 1998. Pli elstara venko tamen estis la unua pozicio en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992. La teamo ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.
Jen historiaj bildoj de la teamo en la unuaj du someraj olimpikoj, kiujn ĝi partoprenis:
la teamo en la Somera Olimpiko 1908 |
la teamo en la Somera Olimpiko 1912 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||

