Danakila dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danakila dezerto
dezerto [+]

LandojEtiopio, Eritreo

Koordinatoj14° 14′ 30″ N, 40° 18′ 0″ O (mapo)14.241740.3Koordinatoj: 14° 14′ 30″ N, 40° 18′ 0″ O (mapo)
Areo136 956 km² (13 695 600 ha) [+]

Danakila dezerto (Tero)
Danakila dezerto (Tero)

Danakila dezerto (Etiopio)
Danakila dezerto (Etiopio)
DEC
Danakila dezerto
Danakila dezerto
Map
Danakila dezerto
Vikimedia Komunejo:  Danakil Desert [+]
vdr
Danakil-dezerto en Afara malaltaĵo

Danakila dezerto estas dezerto en norda Etiopio kaj suda Eritreo (granda parto de ties Suda Ruĝmara distrikto). Ĝi apartenas al la Granda Rifto.

Ĝi situas en la lando de la Afaroj, la Afara malaltaĵo, kiu estas konata pro la plej altaj temperaturoj surtere. La alteco estas ĝis 100 m sub marnivelo. Speciala parto de la Danakila dezerto estas Dalolo, kratero de eksvulkano fama pro siaj multkoloraj acidaj sulfur-fontoj. 14° 14′ 30″ N 40° 18′ 0″ O / 14.24167 °N, 40.30000 °O / 14.24167; 40.30000 (mapo)

La ĉefa industrio estas la minado de salo. Al la bestoj hejmaj en la regiono apartenas la Afrika sovaĝa azeno.

En esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj Danakilan dezerton vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[1] Interalie li detale rakontas pri elminigado de salo fare de la afaroj:

Citaĵo
 Kiam la subitaj pluvoj alportas el la proksimaj montetoj novajn kvantojn da salo, ili rapide sedimentiĝas sur la malnovajn tavolojn kaj restas sur la surfaco kiam la akvo elvaporiĝas pro la granda varmo. Pro la rapida sekiĝo sur la surfaco ekestas fendaĵoj. Tri-kvar Danakilanoj, kiuj formas unu laborunuon, enigas en tiujn fendaĵojn siajn ferajn stangojn kaj per ili derompas blokojn de salo. Proksime de tie alia laborgrupo tranĉas la salon en blokojn de regulaj formo kaj grandeco, kaj tria grupo ĝin ŝarĝas sur kamelojn kaj azenojn kaj prizorgas la transporton. 
— Tibor Sekelj, En la Danakila dezerto[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 266-273. — ISBN 88-7036-0121
  2. Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 271. esperanteISBN 88-7036-0121