Danakila dezerto
Danakila dezerto estas dezerto en norda Etiopio kaj suda Eritreo (granda parto de ties Suda Ruĝmara distrikto). Ĝi apartenas al la Granda Rifto.
Ĝi situas en la lando de la Afaroj, la Afara malaltaĵo, kiu estas konata pro la plej altaj temperaturoj surtere. La alteco estas ĝis 100 m sub marnivelo. Speciala parto de la Danakila dezerto estas Dalolo, kratero de eksvulkano fama pro siaj multkoloraj acidaj sulfur-fontoj. Koordinatoj: 14° 14′ 30″ N 40° 18′ 0″ O / 14.24167 °N, 40.30000 °O (mapo)
La ĉefa industrio estas la minado de salo. Al la bestoj hejmaj en la regiono apartenas la Afrika sovaĝa azeno.
En esperanto-kulturo
En la 1960-aj jaroj Danakilan dezerton vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[1] Interalie li detale rakontas pri elminigado de salo fare de la afaroj:
|
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 266-273. — ISBN 88-7036-0121
- ↑ Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 271. esperante — ISBN 88-7036-0121
|