Danao (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danao
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6004
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 156 321  (2020) [+]
Loĝdenso 1 457 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 32′ N, 123° 56′ O (mapo)10.533333333333123.93333333333Koordinatoj: 10° 32′ N, 123° 56′ O (mapo) [+]
Alto 119 m [+]
Areo 107,3 km² (10 730 ha) [+]
Danao (Filipinoj)
Danao (Filipinoj)
DEC
Danao
Danao
Situo de Danao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Danao, Cebu [+]
vdr

Danao - tagaloge Lungsod ng Danao - estas kvinaklasa komponenta urbego kun mara haveno en Filipinoj, en insulo Cebu, en regiono Centraj Bisajoj, en provinco Cebuo. Danao apartenas al urbaro de Cebuurbo kun 42 distriktoj.

Urbodomo de Danao

Geografio[redakti | redakti fonton]

Danao situas en la meza kaj orianta parto de la insulo laŭ la maro[1]. Provinca kaj regiona ĉefurboj Cebuurbo troviĝas 26, Dabao 422, General Santos 506, ĉefurbo Manilo 560, Kezonurbo 564, Puerto Princesa 585, Laoag 933 kilometrojn (aere) [2].

Ŝipo ĉe Danao

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis loĝata antaŭ la hispanoj jam en la frua 16-a jarcento. Danao iĝis paroĥo en 1609 kaj en 1773 municipo. En la unua duono de la 20-a jarcento Usono, inter 1942-1945 la japanoj regis. En 1961 la municipo oficiale urbiĝis laŭ filipina kriterio kaj en la 2000-aj jaroj Danao atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Danao famas pri karbominado, iam aparta fervojo liveris la karbon al la haveno. Pli frue la ĉefa okupiĝo estis prilaboro de sukerkanoj, sed oni fabrikis ankaŭ pafilojn. Nuntempe oni produktas ĉefe pistolojn. Menciindas ankaŭ la enlanda turismo.

Religio[redakti | redakti fonton]

La plej ofta religio estas en Danao la katolika.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Danao havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo. La fervojo jam ne funkcias pro bombado en 1942. La haveno havas grandan trafikon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Danao situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1639 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro daŭras la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans