Saltu al enhavo

Dancer in the Dark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancer in the Dark
filmo
Originala titolo Dancer in the Dark
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 maj. 2000, 8 sep. 2000, 22 sep. 2000, 28 sep. 2000, 2000
Ĝenro muzika filmo, drama filmo, procesfilmo
Kameraado Robby Müller
Reĝisoro(j) Lars von Trier
Produktisto(j) Vibeke Windeløv
Scenaro Lars von Trier
Filmita en Danio  Vaŝingtonio
Loko de rakonto Vaŝingtonio
Muziko de Björk
Rolantoj Björk  Catherine Deneuve  David Morse  Peter Stormare  Joel Grey  Jean-Marc Barr  Udo Kier  Željko Ivanek  Cara Seymour  Siobhan Fallon Hogan  Jens Albinus  Vincent Paterson  Michael Flessas  Stellan Skarsgård  Katrine Falkenberg  John Martinus  Sean-Michael Smith  Paprika Steen  Al Agami  Anna David  Anna Norberg  Troels Asmussen  Caroline Sascha Cogez  Rikke Lylloff  Vladica Kostic  Reathel Bean  John Randolph Jones  Luke Reilly  Mette Berggreen  Britt Bendixen  Noah Lazarus  Marianne Bengtsson
Produktinta firmao Canal+ 
Film4 
France 3 
Zentropa 
Trust Film Svenska 
Film i Väst 
Liberator Productions
Honorigoj Ora Palmo Cannes Film Festival Award for Best Actress Japan Academy Prize for Outstanding Foreign Language Film Independent Spirit Award for Best Foreign Film Robert Award for Best Production Design Goya Award for Best European Film Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Aktorino National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Dancer In The Dark (Dancistino en la malhelo) estas dan-german-franc-ital-sved-brit-usona filmo, kiel melodrama muzikalo psikologia kaj avangarda de la jaro 2000, reĝisorita kaj verkita de Lars von Trier. En tiu muzikala dramo en angla aperas la islanda kantistino Björk kiel ĉefa protagonistino; sekvas Catherine Deneuve, David Morse, Peter Stormare kaj Joel Grey. La filmo rakontas la historion de Selma, migranta laboristino devena de Ĉeĥoslovakio translokiĝinta en Usonon, kiu suferas de okula degenera malsano, kaj revas dum laboras en fabriko. Selma ŝparas por povi pagi operacion, kiu evitus, ke ŝia filo suferu la saman malsanon, kvankam, finfine, ŝi frontos akuzojn de mortigo kaj mortokondamno.

Filmado komenciĝis en frua 1999, kaj la filmo estis montrita en 2000 en la 53-a Festivalo de Cannes. Björk ricevis la premion de la plej bona aktorino pro sia rolo, sed ŝi diris ke la filmado estis tiom laciga korpe kaj emocie ke ŝi neniam denove aktoros. La muziko kiun Björk kreis por la filmo aperis en albumo kun la titolo Selmasongs.

La filmo sekvas la tendencon Dogmo 95.

Dancer In The Dark estas la tria ero de la filma trilogio Ora Koro, kiun kompletas Breaking the Waves kun Emily Watson, kaj Idioterne; ĉiuj historioj de martiroj pro amo, kies ĉefa aspiro estas superi la malfacilaĵojn de la mondo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la 1960-aj jaroj, Selma Jezkova estas enmigrantino ĉeĥoslovaka, instalita en urbeto de Usono kun sia filo Gene, 12-jaraĝa. Ŝi pene laboras senripoze por klopodi kolekti la monon necesan por pagi al sia filo okulan operacion antaŭ lia dektria datreveno. Gene fakte suferas heredan malsanon kiu rezultos kiel, ĉe lia patrino, en blindeco. Por elturniĝi, Selma laboras kiel premistino en metalurgia fabriko, trans siaj kapabloj kaj ekster la reguloj de sekureco.

Ŝi distras nur per la partopreno en muzikala komedio de la amatora ĥoro de sia kvartalo. Iam, Selma kaj Bill, ŝia najbaro, interŝanĝas siajn sekretojn: ŝi pli kaj pli blindiĝas kaj li kaŝas al sia edzino Linda, ke li ruiniĝis. Bill finfine ŝtelas el Selma la ŝparojn kiuj estus devinta por savi sian filon; sekvas katastrofa serio de okazaĵoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Björk: Selma Ježková
  • Catherine Deneuve: Kathy (Cvalda)
  • David Morse: Bill Houston
  • Peter Stormare: Jeff
  • Jean-Marc Barr: Norman
  • Joel Grey: Oldřich Nový
  • Cara Seymour: Linda Houston
  • Siobhan Fallon: Brenda
  • Vladica Kostic: Gene Ježek
  • Vincent Paterson: Samuel
  • Željko Ivanek: la funkciulo
  • Udo Kier: Dro. Pokorný
  • Jens Albinus: Morty
  • Reathel Bean: la juĝisto
  • Michael Flessas
  • Mette Berggreen: la akceptistino
  • Lars Michael Dinesen: defendestro
  • Katrine Falkenberg: Suzan
  • Stellan Skarsgård: la doktoro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]