Danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tradicia butana danco

Danco estas mova socia aktiveco, praktikata precipe dum akompano de muziko. La danco povas enigi pli bonan humoron kaj ankaŭ ĝi estas esprimo de sentoj de dancisto, do ĝi povas esti konsiderata kiel speco de arto.

La estiĝo de danco estas metata en periodo de familia socio, kie ĝi potencigis ritajn ceremoniojn. Tiun ĉi funkcion ĝi havis ĝis malnovepoko, kiam al tiu ĉi funkcio aliĝis ankoraŭ arta funkcio. Tiutempe ne ekzistis danco en geopo, sed sole individua danco - arto aŭ danco grupa - rita.

En la 20-a jarcento estiĝis vico de konkursoj, kiuj diferenciĝas laŭ speco de danco. Kun la sistemo de konkursoj estiĝis ankaŭ sistemo de taksado por diversaj dancoj, tiu ĉi taksado estas fondita je kombino de subjektivaj impresoj (ĝojo el danco, esprimo en la vizaĝo, natureco ktp.) kaj je objektivaj faktoj kiel estas komplikeco de danca prezento kaj ties faro (precipe ĉe akrobataj dancoj oni taksas interrilaton inter intenco kaj faro). Vidu artikolon balo.

Eblus abstraktigite vortumi, ke danco estas "traduko de inspiro, plej ofte melodia aŭ ritma, al movado". Dancado estas rito, parto de tradicia kutimaro, performa arto, sporta disciplino, speco de psikoterapio, formo de socia interago aŭ simple esprimo de emocio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

bildigo de danco en antikva Egiptio, ĉirkaŭ 1400 antaŭ nia erao

La plej malnova konservita dokumentado de dancado estas hindaj rokaj pentraĵoj, kiuj originis en la periodo de kvina ĝis tria jarmiloj antaŭ nia erao. Pentraĵo en la kavernoj de Bhimbetka montras formacion de dancado en vico[1] Reprezentaĵoj de la plej fruaj formoj de hinduismo bildigas la dion Ŝivao kiel "Reĝo de la danco". Inter la jaroj 400 kaj 200 en Hindio ekestis la libro Natjaŝastra , en Esperanto "Sankta scienco de danco", la plej influa frua laboro pri dancado.

En antikva Egiptio ekzistis ritaj dancoj, kiu montris la morton kaj renaskiĝon de la dio Oziriso - tiuj dancoj estis teknike tiel kompleksaj ke ilin nur povis plenumi profesiaj dancistoj.

La loĝantoj de antikva Grekio sistemigis la dancadon laŭ diaĵoj kaj iliaj asociitaj emociaj esprimoj. Grava historia dokumento estas la priskribo de la helenisma cirklodanco (malnovgreke ἡ χορεία, hē ĥoreía) en la verkaĵo Iliado de Homero, kreita inter la 8-a kaj6-a jarcentoj antaŭ nia erao. ekstazaj dancoj estis parto de la Dionizadoj, festoj honore al la dio Dionizo, el kiuj poste evoluis la teatraj ĝenroj dramo kaj komedio. En tiuj formoj de teatro ofte partoprenis koruso, kies movadoj estis fiksitaj kiel Χορογραφία, "koreografio" - el tio evoluis la moderna koncepto de koregrafio. Terpsiĥoro (Τερψιχόρη), laŭ la helena mitologio, estis muzo de danco, de teatra ĥoro kaj, laŭ aliaj, ankaŭ de muziko kaj tekstoj de kanzonoj. Oni reprezentas ŝin kun kronoj el floroj kaj liro en la manoj.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Kvankam en la eŭropa mezepoko oni sendube ĉiam dancis, precipe en la farmistaj sezonaj festoj, pri tio ekzistas nur malmultaj dokumentoj. En la frua 15-a jarcento, signifa ŝanĝo okazis kiam la dancado de miksitaj paroj iĝis populara ŝatokupo en la kortumoj de eŭropaj nobeloj. La apero de la unua ceremonia gvidanto de kortuma danco kaj la apero de la unuaj manlibroj pri dancado substrekas la fakton ke la danco iĝis parto de la nobela vivstilo. La kortuma poeto de Francisko Sforza Antonio Cornazzano (1429-1484), krom multnombraj aliaj skribaĵoj ankaŭ verkis "libron pri la arto de dancado" (itale Libro dell'arto del danzare, 1460). La danse basse, populara danca formo en la Renesanco, estis esence procesia danco kun graciaj ceremoniaj movadoj, kiujn povus ankaŭ plenumi la sinjorinoj en siaj malkomfortaj vestaĵoj. Inter la plej popularaj dancoj de tiu speco estas la Pavano ("pava danco"). La gajeco kaj inklino al pli liberaj moroj de la frua 16-a jarcento kondukis al la enkonduko de danse haute ("alta danco") kiu postulis rapidjn movojn, saltojn kaj fizikan lertecon. La unua tia danco estis la Galjardo el Italio, kiu danciĝis precipe sen mantuŝo en diversaj paŝoj kaj saltoj. Ankaŭ la dancoj Korento, Alemando kaj la tre populara Gavoto de la 17-a jarcento apartenas al tiu grupo.

La viglaj dancoj de la supera klaso de la 16-a jarcento estis stiligitaj kopioj de la dancoj de la tiutempaj malaltaj klasoj. En la dua duono de la 16-a jarcento la dancoj iĝis pli unuecaj kaj samtempe pli spektaklaj. Danclernejoj en la gravaj eŭropaj kortumoj instruis dancadon al la nobeloj, tiel ke la plej popularaj dancoj povis esti facile kopiataj de unu lando al alia. Talentaj balaj reĝisoroj organizis superbajn prezentojn, en kiuj dancado, kantado, recitativoj kaj pantomimo estis kombinataj en riĉe ornamita kadro. La libro Orchésographie el 1588 de Thoinot Arbeau estas konsiderata la plej bona dokumenta fonto pri la dancado de la malfrua renesanco.

Dancstiloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas grandega gamo da dancaj formoj. Ĝis nun ne akceptiĝis universala skemo kategoriigi la diversajn dancojn, kaj tial ankaŭ ĉi tie nur prezenteblas proksimuma orientiĝo, ne klasifika sistemo. Eblas trovi trajtojn, laŭ kiuj dancoj pli-malpli meteblas en grandajn grupojn, sed ekzaktaj kriterioj por dividoj al certaj subgrupoj ne troveblas.

Kutima kategoriigo ordigas laŭ la socia evento aŭ celo de la danco. Laŭ evento grupigeblas ritaj dancoj kun religia fono, popolaj aŭ folkloraj dancoj ligitaj al tradiciaj etnaj kutimaroj, kaj sociaj dancoj, kiuj praktikatas en sociaj festoj ĉiuspecaj. Laŭ celo diferencigeblas la arta danco, turnira danco, kiu rigardatas sporta disciplino, terapia aŭ medita dancado, prezenta danco sur scenejo, rigardata de pli aŭ malpli granda publiko, la pure distra dancado kaj la svata danco, kies celo estas impresi deziratan ontan partneron kaj proskimiĝi al la persono dezirata por kutima para vivo.

Ankaŭ popularas grupigo laŭ la nombro de dancantoj en unuopan dancon, paran dancon kaj grupa danco - iom malfacilas ke ene de sola danco eblas miksi tiujn tri formojn. Grupajn dancojn laŭ la geometria formo de la danca grupo eblas plu diferencigi je cirkla danco, ĉena (unu dancisto post alia) kaj vica (unu dancisto apud alia) dancoj. Specifa grupo estas la formacia danco, en kiu la geometria formo de la danca grupo ofte ŝanĝiĝas.

folklora dancgrupo el Bohemio en la 1-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro de 1947 en Prago
nuntempa folklora dancgrupo el najbara Moravio

Troveblas multaj pliaj karakterizaĵoj, laŭ kiuj diferencigeblas dancoj, precipe ecoj de la danca tekniko, sed tiaj diferencigoj uzatas kompare malofte.

Folklora, historia kaj spiriteca danco[redakti | redakti fonton]

Aparte vastan gamon da formoj havas la popolaj aŭ folkloraj dancoj, kiuj tre diferencas laŭ la lokaj etnoj kaj ties tradicioj. Ekzemplo pri internacie konata tradicia folklora danco estas la hula danco de Havajo, alia pri relative moderna folklora danco la gumbota danco el Sudafriko. Teknike elstaras inter alie la sida danco el la suda pacifika Oceano kaj la glava danco de Skotlando.

Specifaj formoj de danco evoluiĝis el la festado de karnavalo. En okcidenta Germanio kaj najbaraj regionoj de Nederlado kaj Belgio konatas specife karnavalaj scenejaj dancoj de knabinoj (nuntempe ankaŭ malofte de geknaboj) en napoleonecaj gardistaj kostumoj, kies kulture origina ideo estis moki pri la okupado de Rejnlando fare de la napoleona armeo komence de la 19-a jarcento, sen ke oni povuas puni tiun kaŝan esprimon de protesto. Specifa danca ĝenro la "gardistaj dancoj" tamen nur iĝis en la 1920-aj jaroj, kiam aldoniĝis elementoj de la vicaj dancoj de knabinoj el la tiutempaj scenejaj danc-spektakloj. Internacie pli konatas la Sambo de la brazila karnavalo.

turniĝantaj derviŝoj de la ordeno Mevlevi en Turkio

La termino "historia danco" celas la revivigon de historie malaperintaj dancoj, aparte el la eŭropa mezepoko, pere de nuntempaj dancgrupoj. Ili praktikas dancojn jam menciitajn en la supra ĉapitro "Renesanco", kiel ekzemple Pavano (la "pava danco"), Galjardo, Korento, AlemandoGavoto.

Formoj kiel trancodancoj (ekzemple en Balio, foje dancataj nudpiede paŝante sur ardanta karbo) aŭ sakralaj dancoj (de modernaj kristanaj eklezioj aŭ ezoteraj movadoj) celas spiritajn spertojn dum la dancado. Centras la koncentriĝo pri la propra korpo kaj meditado dum la dancado. Aparte konata formo de tia dancado estas la turniĝantaj derviŝoj en Turkio.

Sceneja dancado[redakti | redakti fonton]

Sceneja dancado krom parola teatro kaj muzika teatro estas la tria tradicia formo de teatro. Aparte la baleto per sia longa tradicio tre influis aliajn formojn de arta dancado. Komence de la 20-a jarcento Isadora Duncan iniciatis movadon kontraŭ la rigidaj konvencioj de la klasika baleto. Tiu ideon de "libera dancado" inter alie pluevoluigis Ruth St. Denis, Mary Wigman ("esprima danco") kaj Martha Graham ("moderna danco"). Post la Dua Mondmilito kaj aparte en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ekestis vasta gamo de novaj koreografiaj stiloj kaj dancaj teknikoj, ekzemple "danca teatro" laŭ Pina Bausch, la japana ĝenro butoo kaj formo nomata "novklasika baleto" laŭ Uwe Scholz). La aktualaj stiloj kaj evoluoj de sceneja dancado resumiĝas per la termino nuntempa danco.

Socia dancado[redakti | redakti fonton]

bazaj konoj pri "standardaj" paraj sociaj dancoj kiel valso en okcidente influitaj industriiĝintaj landoj konsideratas parto de la ĝenerala eduko

Socia dancado laŭ la moderna difino de la programo del a monda danca konsilio dominiĝas per para dancado laŭ muzikaĵoj de la ĝenroj valso, diskoteka popmuziko kaj svingo. En multaj landoj aldone popularas latinamerikaj dancoj (kiel ĉaĉao, sambomerengo) kaj kiel aparta kategorio tango, aparte la klasika argentina tango.

La dancaro laŭ svinga muziko, evoluiĝinta el la ĵaza muziko de Usono, per dancoj kiel Lindy Hop, Charleston, Shag, Balboa kaj Boogie-Woogie gvidis al la danca ĝenro rokenrolo.

Krom tiuj "klasikaj" modernaj sociaj dancoj ekzistas modaj dancoj, kiuj ofte popularas nur mallonge kaj foje danciĝas laŭ unuopa difinita muzikaĵo, kiel ekzemple la danco Lambada.

Aparta formo de sporta socia dancado estas la rulseĝa dancado, en kiu paroj kun unu korpe handikapita kaj unu nehandikapita partneroj komune plenumas sociajn dancojn. Ankaŭ aparta celo de danco estas la danca terapio, kiu estas grupiĝo de pluraj skoloj de per-arta psikoterapio, en kiuj centras dancado en servo de psika kuracado. La libere improvizata dancado, komprenata kiel ĉiu speco de movado kun krea esprimo kaj komunika rolo, celas la individuan esprimon, komprenon kaj prilaboron de emocioj kaj interhomaj rilatoj.

ventra dancistino

Spektakla dancado[redakti | redakti fonton]

Spektakla dancado krom la artaj, sportaj aŭ religiaj dimencioj provas aparte fokusigi la distron de la publiko.

Frapa dancado aparte karakteriĝas per tio, ke la dancistoj plejparte agas per piedaj movoj, dum movado de la resta korpo estas pli limigita. La ŝuoj havas metale fortigitajn plandojn, tiel ke ĉiu kontakto de la plandoj kun la grundo kaŭzas bone aŭdeblan klakan sonon kaj la dancistoj per siaj piedaj movoj agas kiel ritmomuzikistoj.

Ĵaza kaj moderna dancado grupigas vastan gamon de dancoj, kiuj iom post iom evoluis el la ĵazo. Krom la klasika ĵaza danco kaj moderna danco en tiu kategorio estas pluraj dancaj formoj aparte praktikataj en la junulara kulturo, ekzemple hiphopo aŭ stilo nomata popping, en kiu la dancistoj imitas la movadojn de robotoj. Kompare tre malsamas la tiel nomata rompdancado, en kiu la dancistoj per nekutime multa kontakto de manoj, ŝultroj kaj dorso al la grundo plenumas aktrobatecajn movojn.

la grupo Sankai Juku en prezento de la Festival Internacional Cervantino en 2006.

La ventra danco, pro siaj karakterizaj movadoj de la pelvo kaj de la ventro inter la koksoj ankaŭ nomata ventra danco, estas dancata ofte per virina, malpli ofte per vira dancisto, foje ankaŭ per grupoj. Kvankam ĝi ofte interpretiĝis erotike, la orientala danco principe ne estas erotika danco. Butoo (舞踏 Butō?) estas formo de japana danca teatro kiu ampleksas diversan gamon de agadoj, teknikoj kaj instigoj por dancado, prezento kaj movado. Oftaj karakterizaĵoj de la arto inkludas ludemajn kaj groteskajn figuraĵojn, tabuajn temojn, ekstremajn aŭ absurdajn mediojn, kaj la scenejaj dancadoj estas tradicie farataj en blanka korpofarbado kun malrapida, tre kontrolita moviĝo.

Se dum la dancado uzatas brulantaj torĉoj, uzatas la termino "fajrodanco". La speco de la akompana muziko povas forte varii, de orientala muziko tra rokmuziko, popmuziko aŭ hiphopo ĝis muziko de la eŭropa mezepoko.

Pri la multnombraj pliaj dancstiloj provizore simple informu la sekva listo de ligiloj al apartaj artikoloj:

Baleto
Danca terapio, inter alie biodanco
Nuntempa danco (=nuntempaj skoloj de klasika danco)
Ventra danco aŭ foje orienta danco
Popoldanco
Anglaj kampardancoj
Klakdanco
Salona danco
Latinamerikaj dancoj
Sporta danco
Rokenrolo
Rompdancado

Dancoj[redakti | redakti fonton]

Sergej kaj Viktoria Tatarenko, germanaj venkintoj de la turniro amatora pri latinamerikaj dancoj
Baĉato
Cirklodanco
Ĉaĉao
Ĉardaŝo
Danzono
Fokstroto
Habanero
Kontraŭdanco
La Bamba
Mambo
Mazurko
Merengo
Paĉango
Pasodoblo
Polko
Polko-mazurko
Polonezo
Polsko
Rumbo
Salso
Sambo
Tango

Aparta temo de danco estas arta sketado.

Specialaj movoj[redakti | redakti fonton]

Lunpaŝado

Listo de dancistoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo listo de dancistoj.

Iuj aparte konataj dancistoj estas

Carmen Amaya (1913–1963), hispana Flamenko-dancistino
Fred Astaire (1899–1987), usona frapdancisto
Jane Avril (1868–1943), franca Cancan-dancistino
Josephine Baker (1906–1975), usona sceneja dancistino
James Brown (1933-2006), usona kantisto kaj rompdancisto
Isadora Duncan (1877–1927), usona dancistino, koreografino, pioniro de ekspresionisma danco
Michael Flatley (naskiĝis en 1958), usona dancisto, koreografo kaj produktisto de irlanda frapa dancado
La Goulue (1866–1929), franca Cancan-dancistino
Mata Hari (1876–1917), niederlanda sceneja dancistino kaj spionino por Nazia Germanio
Michael Jackson (1958-1909), usona popkantisto kaj dancisto
Gene Kelly (1912–1996), usona frapdancisto kaj aktoro
Ginger Rogers (1911-1995), usona frapdancistino
Marika Rökk (1913–2004), germania sceneja dancistino

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri danco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Facile estas danci, se la feliĉo kantas. 
  • Citaĵo
     Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. 
  • Citaĵo
     Danci laŭ ies fajfilo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]