Dancu Marionetoj!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dancu Marionetoj!
Dancu Marionetoj!
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1927
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Julio Baghy
Paĝoj 176
Information icon.svg
vdr

Dancu Marionetoj! [1][2][3] estas originale esperantlingve verkita novelaro de Julio Baghy. Ĝi unue aperis 176-paĝe en Budapeŝto en la jaro 1927.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La samaj kvalitoj, kiuj distingas lin kiel poeton, montras sin klare ankaŭ ĉi tie: profunda sento, sincera kor-ektremo kaj plenkora homa komprenemo por la elpuŝitoj de l' vivo, aparta inklino por la filozofia profundigo de l' temoj, penetra kaj tial ofte pesimisma vidmaniero, kolora kaj sukoŝvela, tamen konciza kaj rapida lingvo. 
— februaro 1928, Károly Bodó, Hungara Heroldo
Citaĵo
 Kiel novelisto en Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo (1929), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La Teatra Korbo (1924) kaj Koloroj (1962) li prezentas la samajn temojn kiel en la poemoj, jen per nigraj koloroj, jen per milda sentimento, jen per karikatura satiro kaj sukcesas kelkajn el la plej brilaj pecoj de nia beletro. 
— 1966 : Gvidlibro por Supera Ekzameno. Historio, Literaturo. Budapeŝto, p. 115

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]