Dango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botchan dango

Dango (japane: 団子) estas la japana vorto por buleta manĝaĵo. Tiu estas dolĉe preskaŭ. La eble plej konataj dango estas moĉio, el rizfaruno kaj akvo faritaj buletoj kiujn oni ofte prezentas kun verda teo.

La vorto dango tamen povas signifi iajn buletojn, kiel ekzemple viandbuletojn.

Dango-j estas manĝataj dum la tuta jaro, sed dum specifaj okazaĵoj aŭ sezonoj oni manĝas diversajn specojn. Dango-j estas ofte pikitaj sur lignan pikilon (kushidango). Speco de dango el Hokkajdo estas farita el terpomfaruno, kovrita de shoyu (sojsaŭco) kaj bakita.

Specoj de dango-j

La nomo plej ofte indikas la specialaĵon de la dango:

  • an-dango ĉirkaŭita de anko. Tre malofte oni uzas anstataŭ anko-n dolĉan paston el blankaj faboj. „An-dango“ estas la en Japanio plej ŝatata speco de dango-j.
  • botchan-dango: dango-pikilo kun tri malsamkoloraj dango-j. Unu estas kolorigita de anko, alia de ovoflavo kaj la lasta de matcha.
  • goma-dango: dango kun sezamo. Havas samtempe dolĉan kaj salan guston.
  • kinako-dango: kovrita de kinako, rostita sojofaruno.
  • mitarashi-dango: siropo el sojsaŭco, sukero kaj fekulo. Ĉefe infanoj ŝatas tiun dango-n.
  • nori-dango: dango kun sekigita kaj spicita nori.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj