Dani Alves
Dani Alves | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Daniel Alves da Silva |
Naskiĝo | 6-an de majo 1983 (39-jara) en Juazeiro |
Lingvoj | hispana • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.danialves.com/ |

Daniel Alves da Silva, kutime nomata nur Dani Alves (prononco ˈdɐ̃ni ˈawvis), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 6-an de majo 1983 en Joazeiro, susbŝtato Bahio, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Barcelona - antaŭe li ses jarojn kiel futbalisto laboris por la klubo Sevilla FC. Krome Dani Alves ekde la jaro 2006 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "2".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Dani Alves – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|