Dania-Germana Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karte Deutsch-Dänischer Krieg Militärereignisse.png

La Dania-Germana Milito el 1864 estis konflikto inter Danio kaj Aŭstrio kaj Prusio. La milito estiĝis pro la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kies duko estis tiutempe la dana reĝo. La reĝo deklaris novan konstitucion per kiu Danio fakte aneksis Ŝlesvigon.

La Germana Federacio okupis Holstinion, dum Aŭstrio kaj Prusio plumilitis kontraŭ Danio kaj okupis Ŝlesvigon. Danio fine transdonis Holstinion kaj Ŝlesvigon al Aŭstrio kaj Prusio. Jen estiĝis kvelero inter Aŭstrio kaj Prusio kiu permanente regu la duklandojn. En 1865 ambaŭ potencoj aranĝis ke Prusio regu Ŝlesvigon, la pli nordan landon, kaj Aŭstrio Holstinion. Jam en 1866, post la Prusia-Aŭstria milito, Prusio aneksis ambaŭ duklandojn.