Danica Bedeković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danica Bedekoviĉ)
Danica Bedeković
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1872 (1872-06-07)
en Varaždinske Toplice
Morto 25-an de marto 1955 (1955-03-25) (82-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto
vdr

Danica BEDEKOVIĆ (naskiĝis la 7-an de junio 1872 en Varaždinske Toplice, mortis la 25-an de marto 1955) estis kroata esperantistino. Ŝia patro estis Josip Rus kaj la patrino Terezija Šenbruher. Finis porinstruistan lernejon en la monaĥinejo en Zagreb kaj faris ekzamenon pri civila lernejo (matematik-teknika grupo de instruobjektoj). Kiel instruistino ŝi postenis en Remete, Senj kaj Zagreb (1890-1903). En 1903 edziniĝis al Vladimir (nobela) Bedeković-Pobjenički, banka oficisto en Zagreb. Post la edziniĝo ŝi eksposteniĝis laŭ tiamaj leĝoj. Aktivis en Kroatia filio de Jugoslavia Virina Asocio kiel sekretario (ekde 1921) kaj kiel prezidanto (inter 1938 kaj 1941). Pri Esperanto ŝi eksciis en 1903, ellernis ĝin en 1905 kaj jam en la jaro 1909 verkis la unuajn lernolibron kaj vortaron por kroatoj. Dum verkado de sia Esperanto-kroata vortaro ŝi korespondis kun Zamenhof, kiu donis al ŝi konsilojn pri unuopaj vortoj. Kune kun Mavro Špicer ŝi kunfondis Unuiĝon de Kroataj Esperantistoj (UKE) en 1908. Ŝi estis redaktorino de la unua enlanda Esperanto-gazeto "Kroata Esperantisto", kiu aperis kiel organo de UKE en la jaroj 1909-1911. En 1929 ŝi estis kunfondinto de Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb. Gvidis kursojn, tradukis, korespondis. Dum certa tempo ŝi estis neaktiva, sed reaktiviĝis okaze de la Universala Kongreso okazinta en Zagreb en 1953. Du jarojn poste, la 25-an de marto 1955 ŝi mortis en Zagreb.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

"Gramatika esperanta" (lernolibro por kroatoj, Zagreb, 1909), "Esperanto-hrvatski rječnik" (vortaro Esperanto-kroata, Zagreb, 1909), "Hrvatsko-esperantski rječnik" (vortaro Kroata-Esperanta, Zagreb, 1921, brajle aperis en Zemun en 1925).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josip Pleadin: Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj.