Daniel Boone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daniel BOONE)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Daniel Boone (televida serio).
Daniel Boone
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1734 (1734-11-02)
en Birdsboro, Province of Pennsylvania,  British America
Morto 26-an de septembro 1820 (1820-09-26) (85-jaraĝa)
en Daniel Boone Home
Tombo Frankfort Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Daniel Boone
Familio
Patro Squire Boone
Patrino Sarah Morgan
Frat(in)o Squire Boone
Edz(in)o Rebecca Boone
Infanoj Daniel Morgan Boone • Susanna Hays • Jesse Boone • Jemima Callaway
Okupo
Okupo esploristo • politikisto • ĉasisto • vojaĝisto
vdr
Usona duondolara monero eldonita por la 200-jara datreveno de la naskiĝo de Daniel Boone

Daniel BOONE [Danjel Bun] (naskiĝis (2-an de novembro [ 22-a de oktobro, laŭ Gregoria kalendaro] 1734, mortis la 26-an de septembro, 1820), estis usona pioniro, kiu konstruis la unuan vojon trans la montaron Apalaĉan en la regionon, kie nun situas la ŝtato Kentukio.

Ne ekzistas ĝenerala konsento pri lia naskiĝdato. Modernaj anglalingvaj libroj ofte donas la daton 11a de februaro 1734, kaj la familia registro (enskribita de lia onklo Jakobo) indikas, ke li naskiĝis je 14 julio 1732, sed plej multaj biografoj skribis, ke li naskiĝis en (plej ofte la 11an) februaro 1735, kaj unu (skribante en 1840) eĉ asertis 1746. Kiam li mortis, la 26an de septembro 1820, la nekrologistoj indikis, ke li mortis "en sia 90a jaro", kio ŝajnas argumenti por naskiĝo en 1731 aŭ eĉ 1730... Lia patro, Eskviro Boone (angle Squire Boone), venis el Anglio en la britan kolonion Pensilvanio, kie li ekloĝis okcidente, apud la setlolimo. Tie Daniel naskiĝis. Kiam li havis ĉirkaŭ 18 jarojn (supozante, ke li naskiĝis en 1732), la patro transloĝigis la familion al la valo de la Yadkin rivero en la kolonio Nord-Karolino.

En 1769, kun kvin kunuloj, Daniel ekmigris okcidenten en la landon nomatan Kentukio.

En 1964 oni produktis televidserion inspiritan en lia nomo, nome Daniel Boone.