Daniel Eyquem
Aspekto
| Daniel Eyquem | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de marto 1852 en Bordeaux |
| Morto | 24-an de januaro 1926 (73-jaraĝa) en Parizo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Daniel EYQUEM (prononco [ekEM], nask. la 13-an de marto 1852 en Bordozo, mortis la 24-an de januaro 1926 en Parizo) estis franca esperantisto, supera juĝisto kaj prokuroro en Limoges.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li aliĝis al Esperanto en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo.
Postenoj :
- Vicprezidanto de la grupo (1907).
- En 1923 elektita prezidanto de la SFPE, la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, kiu intertempe nomiĝas Espéranto-France.
La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon.
Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laboro-povon admirindajn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La Hundo parolanta. Duakta burleska komedieto. Eldonis Esperantista Presejo Parizo, 1921.
|
| Antaŭe: | Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto | Poste: |
|---|---|---|
| Maurice Rollet de l'Isle | 1923–1926 | Ernest Archdeacon |

