Daniel Hannan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Daniel John Hannan (naskiĝinta la 1-an de septembro 1971 en Peruo) estas brita konservisma politikisto kaj verkisto, kiu estas nuna membro de la Eŭropa Parlamento por Sudorienta Anglio elde 1999. Li estas libertariano kaj eŭroposkeptikisto, preferante atlantikismon (la "specialan rilaton") al eŭropa kunlaboro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hannan naskiĝis ĉe farmodomo apud Limo je la 1-a de septembro 1971. Li studis modernan historion ĉe Oriel College, de Universitato de Oksfordo. Li jam estis konservisto dum tiu tempo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Hannan malŝatas la britan sansistemon, la NHS, kaj oponis la enirigon de la nova usona sansistemo de Barack Obama. Lia preferata sansistemo estas tiu de Singapuro.