Daniel Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daniel Hoffmann)
Daniel Hoffmann
(1538–1611)
"Explicatio discriminis inter theologicum et philosophicum hominem", verko eldonita en 1580 de Daniel Hofmann (1538-1611)
"Explicatio discriminis inter theologicum et philosophicum hominem", verko eldonita en 1580 de Daniel Hofmann (1538-1611)
Persona informo
Naskiĝo 1538
en Halle,  Germanio
Morto 30-a de novembro 1611
en Wolfenbüttel,  Germanio
Religio luteranismo vd
Alma mater Universitato de Helmstedt
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Hoffmann (1538–1611) (* Halle, en la 1538 - Wolfenbüttel, en la 30-a de novembro 1611) estis germana luterana teologo, superintendanto, polemikisto kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt. En 1588, li sukcedis Tilemann Heshusius (1527-1588)[1] kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Helmstedt. En 1598, li estis riproĉita ĉar li instruis ke la veraĵoj de la filozofio konfliktas kun la religiaj veraĵoj, kaj ke la filozofio estis mortiga malamiko de la religio. Tiu polemiko trapasis la pordon de la universitato kaj venis al aliaj landoj, kie la disputo ne estis malpli arda.

La tumultoj nur kvietiĝis post interveno de la duko Henriko Julio (1564-1613)[2], kiu post zorga esploro pri la naturo de la disputo, kaj konsultinte la profesorojn de la Universitato de Rostock rilate al la polemiko, postulis ke Hoffmann publike konfesu sin kulpa je la ofendoj kiujn li ĵetis kontraŭ la filozofion en siaj manuskriptoj kaj akademiaj lecionoj, kaj agnosku plej malferme la harmonion kaj union de la solida filozofio kun la vera kaj legitima teologio. Tiu ordo estis plenumita en 1601, finigante la disputon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]