Daniel Inouye
Daniel Ken INOUYE /iːˈnoʊˌeɪ/ ee-NOH-ay (japane 井上 建; naskiĝis la 7-an de septembro 1924 en Honolulu, Teritorio Havajo - mortis la 17-an de decembro 2012 en Bethesda, Marilando) estis usona politikisto kaj usona senatano de la subŝtato de Havajo de 1963 ĝis sia morto. Li apartenis al la Demokrata Partio kaj estis unu el la plej influaj politikistoj en la Senato ekde 2009 kiel prezidanto de la Investa Komitato.
Al Inouye estis premiita la Medalo de Honoro. Li estis la unua japan-usonano se temas pri servi en ambaŭ domoj de la Kongreso [1][2], kiun li servis ekde 1959, kiam Havajo iĝis ŝtato de Usono. De mez-2010 ĝis sia morto, Inouye estis la prezidanto por tempore de la Senato [3].
Inouye havis elstarajn rolojn sur la senatkomisionoj esplorantaj la Watergate kaj Iran-contra -aferojn.
Koncerne al daŭro de restado en ĉi tiu posteno, li estis la dua nur post Robert Byrd.
Inouye ricevis la Medalon de Honoro por siaj klopodoj dum Dua Mondmilito. En 2013, al li estis postmorte premiita la Medalo de Libereco de la prezidanto [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Raju, Manu, "Daniel Inouye now in line of presidential succession", Politico, June 28, 2010.
- ↑ Janes, Chelsea, "Kamala Harris, daughter of Jamaican and Indian immigrants, elected nation's first female vice president", November 7, 2020.
- ↑ Hulse, Carl, "Inouye Sworn In as President Pro Tem", The New York Times, June 28, 2010.
- ↑ . Honor and loyalty (en-US) (2012-12-21). Alirita 2022-06-05 .

